Skribsigno, aŭ skribosigno aŭ simple signo (aŭ anglece karaktro) estas elemento de finia aro (signaro, alfabeto) de aĵoj, konvencie uzataj por prezenti informojn; datumero. Oni distingas plurajn signoklasojn:

En programlingvoj oni nomas tiel ankaŭ signokodon, kiu reprezentas signon ĉe datumtransmeto aŭ datumprilaboro. En la programlingvo C tiaj signokodoj formas la signan datumtipon char (oni voĉlegas /kar/; aŭ, neformale, /ĉar/).

Lingva noto redakti

Karaktro estas neologismo paŭsanta la anglan character.

Signo aŭ karaktro estas ekzemple litero, cifero aŭ interpunkcia signo kiel komo, punkto, ktp.

Pri la elekto inter la du ebloj (ĉu signo aŭ karaktro) estas polemiko.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Mankas konvinkaj ekzemploj por pruvi, ke la pli simpla kaj fundamenta vorto "signo" ne sufiĉas. Iuj pretendas, ke karaktro estas la interna prezento de signo (do, kodono; cetere, tiuj samaj personoj kutime emas uzi «diĝito»n kun signifo nedistingebla disde ilia «karaktro»); por aliaj (ekzemple Rüdiger Eichholz) karaktro estas videbla signo. Ni opinias la vorton «karaktro» superflua, malbela kaj malpli produktiva ol signo (komparu la vortojn "karaktraro" — "signaro"); tamen iuj fakuloj ĝin preferas." [1]

Eksteraj ligiloj redakti