Skylab [skaj lab] estis la unua usona kosmostacio. Ĝi orbitis la teron ekde 1973 ĝis 1979, kaj ĝin vizitis 3 homskipoj en 1973 kaj 1974. Ĝi pezis 75 tunojn. La nomo Skylab estas angla mallongigo de Sky Laboratory, aŭ "ĉiela laboratorio".

Skylab
emblemo
kosma laboratorio • kosmostacio
Lando(j) Usono vd
vdr
Kosmostacio Skylab

Kosmostacio Skylab fotita en februaro de 1974

Emblemo de la misio

Priskribo
Ŝipanaro: 3
Lanĉo: 14-a de majo de 1973
Lanĉejo: Kennedy Space Center
Reeniro: 11-a de julio de 1979
Maso: 77 088 kg
Orbita alto: 434-442 km
Orbita inklinacio: 50º
Orbita periodo: 93,4 min
Orbitoj en tago: 15,4
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri kosmostacioj

Historio redakti

Skylab estis lanĉita la 14-an de majo 1973 je 17:30:00 UTC, de 2-ŝtupa versio de la Saturn-5 puŝilo-raketo (misio SL-1). Dum la lanĉo, ĝi grave difektiĝis: ĝi perdis ĝian kontraŭ-mikrometeoroidan ŝirmon, ĝian sunŝirmon, kaj unu el ĝiaj ĉefaj sunpovaj paneloj. Rubo el la perdita ŝirmo plue malhelpis la etendon de la restanta sunpova panelo, tiele kaŭzante grandan mankon de povo. La unua homskipo, kiu estis lanĉita la 25-an de majo 1973 (misio SL-2), vaste riparis la kosmostacion dum kosmopromenado. Du pluaj misioj okazis la 28-an de julio 1973 (SL-3), kaj la 16-an de novembro 1973 (SL-4}. La homskipoj restis surborde de la kosmostacio, respektive, 28 tagojn (SL-2), 59 tagojn (SL-3), kaj 84 tagojn (SL-4). La lasta homskipo de Skylab revenis al la tero je la 8-a de februaro 1974.

Konstruo redakti

Skylab estis reekipita S-4B dua ŝtupo de Saturn-1B puŝilo-raketo, restaĵo el Projekto Apollo, komence intencita por unu el la nuligitaj terorbitaj misioj de Apollo.

 
Skylab orbitante Teron, fotita de SL-4

Uzo de Skylab redakti

Skylab orbitis la teron 2476 fojojn dum la 171 tagoj kaj 3 horoj kiam ĝi estis okupita de la tri homportantaj misioj. Kosmonaŭtoj faris dek kosmopromenadojn, totaligante 42 horojn kaj 16 minutojn. Oni faris ĉirkaŭ 2000 horojn da sciencaj kaj medicinaj eksperimentoj, inkluzive de ok sunaj eksprimentoj. Oni malkovris sunajn korontruojn. Multaj eksperimentoj esploris la reagojn de la kosmonaŭtoj al longaj periodoj de senpezeco. Ĉiu misio de Skylab atingis novan rekordon de la daŭro pasita en kosmo de kosmonaŭtoj.

Falo de Skylab redakti

Post la lasta misio, SL-4, Skylab estis forlasita en orbito kiu supozeble daŭrus 8 jarojn almenaŭ. Oni planis, ke la kosmopramo plialtigu ĝin al pli sekura alto en 1979, tamen la pramoj ne estis pretaj ĝis 1981. Multaj konsideris Skylab-on kosma rubo. Pligrandiĝanta suna agado, kiu varmigis la eksterajn tavolojn de la tera atmosfero, tiele pligrandigante ties trenon sur Skylab, kaŭzis ĝian fruan reeniron en la atmosferon je proksimume 16:37 UTC, la 11-an de julio 1979.

Vidu ankaŭ redakti