Slanské vrchy, esperante Montoj Slanské estas vulkandevena montaro en orienta Slovakio. La montaro estas orientata de nordo al sudo, de urbo Prešov ĝis la ŝtatlimo kun Hungario. La montaro reprezentas orientan limon de Valkaldrono de Košice. La plej alta montopinto estas Šimonka kun alteco 1092 m s.m. Geologie la montaro apartenas inter tiel nomataj orientslovakaj novvulkanoj kiuj ekestis en parto de terciaro neogeno. La montaro estas konstruita per jenaj petroj riolito, dacito kaj ĉefe andezito kaj iliaj tofoj. En norda parto de la montaro, sur la novvolkanaj petroj troviĝas sedimentoj reprezentataj per argiloj, sabloŝtonoj kaj konglomeraĵoj. Apartaj andezitaj masivoj elkreis stratovulkanon, kiun reprezentas tavolaroj de alternataj andezitoj kaj vulkana cindro.

Andeziton oni uzas kiel altkvalitan materialon por konstruado.

En la montaro troviĝas hodiaŭ ne plu funkciantaj minejoj Dubník, kie oni dum pasinteco gajnadis opalojn. Ĉi-tempe la minejoj estas gravaj por vespertoj.