Slobozia ĉe Dnestro

Slobozia (ruse kaj ukraine: Слободзея) estas urbo en suda Ĉednestrio situanta ĉe la rivero Dnestro. Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de samnoma distrikto havinte 17.780 loĝantojn en la 1.1.2005.

Preĝejo Arkianĝelo Miĥaelo
Urba blazono

Historio redakti

 
Kulturdomo kun statuo de la terorismema politikisto Lenin

Ĝia unua mencio estis en la fino de la 17-a jarcento; oficialan statuson urban ĝi havas ekde 2002. La nuna urbo estiĝis per la unuiĝo de du memstaraj komunumoj, Slobodseja Russkaja (de ruslingvanoj) kaj Slobodseja Moldavskaja (de rumanlingvanoj), en la jaro 1972. En la kuro de la 20-a jarcento miksiĝo interetna fariĝis. La nuna centro kun urbodomo kaj la plejmulto de magazenoj troviĝas en la pli rumanlingva kvartalo. Tamen havas centron ankaŭ la suda (iam pli ruslingva) kvartalo.

Gefiloj redakti

Lernejoj redakti

Estas kvar lernejoj en la urbo - tri de mezgrada ĝenerala edukado (unu lingve miksita kaj du ruslingvaj) kaj unu rusa lernejo de nekompleta edukado. Krome, municipaj instruejoj funkciigas en la urbo jene:

  • Porinfana muzika lernejo, kiu estis organizita en 1959 de Prijan Semjon Miĥajloviĉ kiu gvidis ĝin dum 25 jaroj: la dua direktoro estis Dijanov Viktor Fedoroviĉ, kiu lernejestris ankaŭ kvaronon de jarcento.
  • Porinfana artlernejo, kiun gvidas Jurij Nikolajeviĉ Zatyka dum 40 jaroj.
  • La bazlernejoj respektive infanĝardenoj nomiĝas Albinuca, Ivuŝka kaj Raj.

Ekonomio kaj loĝado redakti

La plej grandaj entreprenoj estas bakejo, kiu liveras produktojn al multaj setlejoj en la regiono, kaj la konservfabriko Oktjabr[1], kiu eksportas sukojn kaj enladaĵojn al Rusio kaj Ukrainio. La plejparto de la populacio estas engaĝita en neproduktivaj agadoj (en la serva sektoro), same kiel en agrikulturo. Plejparto de la loĝdomoj estas privata, la centro estas okupata de pluretaĝaj konstruaĵoj. En la areo de la rivero Dnestro estas distra areo kaj parko.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti