Slovaka nacia tombejo

Slovaka nacia tombejo en Martin estas loko de lasta ripozo de multaj eminentuloj de slovaka vivo. Ĝi estas en centro de la urbo Martin apud la strato Sklabinská. Ĝi estis fondita fine de la 18-a jarcento origine kiel urba tombejo. En la jaro 1967 ĝi estis proklamita kiel Nacia tombejo kaj nacia kultura memoraĵo. Sian tutnacian signifon ĝi ricevis en la dua duono de la 19-a jarcento, kiam prizorgo pri ĝi estis konfidita al Matica slovenská (Slovaka Fondaĵo). Martin kiel loko de Nacia tombejo ne estis elektita hazarde, ĉar ĝi en la 19-a jarcento estis centro de slovaka kulturo.

Slovaka nacia tombejo
tombejo [+]

LandoSlovakio
SituoMartin
- koordinatoj49° 3′ 38″ N, 18° 55′ 33″ O (mapo)49.060618.9258Koordinatoj: 49° 3′ 38″ N, 18° 55′ 33″ O (mapo)

Estiĝo1780

Slovaka nacia tombejo (Slovakio)
Slovaka nacia tombejo (Slovakio)
DEC
Slovaka nacia tombejo
Slovaka nacia tombejo
Lokigo de Slovakio en mondo
Map
Slovaka nacia tombejo

Vikimedia Komunejo:  National Cemetery in Martin [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Enirejo
La tombo de Štefan Krčméry
La tombo de Maša Haľamová
La tombo de Karol Plicka

Ĉi tie estas entombigitaj:

1. Slovakaj Esperantistoj: Július Barč-Ivan, Martin Benka, Ján Valašťan-Dolinský, Ľudovít Izák, Miloslav Schmidt, Eduard V. Tvarožek.

2. Aliaj slovakaj eminentuloj.