Smeerenburg estas malaperinta vilaĝeto de la Insulo Amsterdam (Svalbardo), nordoriente de la insularo Svalbardo. Ĝi estis fondita de nederlandaj balenkaptistoj en 1617, kaj tiam estis unu el la plej nordaj loĝitaj areoj de Eŭropo.

Ruinoj en Smeerenburg.

La nederlanda arkeologo Louwrens Hacquebord taksis, ke la somera loĝantaro de Smeerenburg estis maksimume 200. La areo estis forlasita ĉirkaŭ la jaro 1660. En 1973, la ruinoj de Smeerenburg fariĝis parto de la norvega nacia parko de nordokcidenta Spicbergo.

Koordinatoj: 79° 40′ N 11° 00′ O / 79.667 °N, 11.000 °O / 79.667; 11.000 (mapo)