La Smeralda porfirio (Porphyrio madagascariensisPorphyrula madagascariensis ĉar en ambaŭ genroj oni inkudis ĝin), estas granda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Oni ne konfuziĝu inter tiu specio kaj la Amerika purpura porfirio, Porphyrula martinicaPorphyrio martinica, aŭ kun la Purpura porfirio (Porphyrio porphyrio), de sudaj Eŭropo, Azio kaj Afriko, kvankam kelkaj fakuloj lokigis la Smeralda porfirio (Porphyrio madagascariensis) kiel subspecio de tiu lasta menciita specio kiel Porphyrio porphyrio madagascariensis en Afriko, Latham, 1802.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Smeralda porfirio
P. p. poliocephalus - Thommana, Irinjalakuda, Kerala, India
P. p. poliocephalus - Thommana, Irinjalakuda, Kerala, India

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porphyrio
Specio: P. porphyrio
Porphyrio porphyrio
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Porphyrio madagascariensis - MHNT

La birdoj de la tuta genro estas grandaj -kiel kokoj- raloj kiuj havas purpuron kiel ĝenerala koloro. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en scienca nomoj.

Aspekto redakti

Krom la ĝenerala blupurpura plumaro, ili havas verdan dorson, longegajn ruĝajn krurojn kaj fingrojn, nekonfuzeblan ruĝan frontan ŝildon kaj ruĝan bekon. Sub levita mallonga vosto aperas blankega plumaro.