Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Snorri.

Snorri Sturluson /ˈsn̥ɔrɪ ˈstʰʏrtl̥ʏsɔn/ (117823-a de septembro 1241) estis islanda historiisto, poeto, kaj politikisto.

Snorri Sturluson
Persona informo
Snorri Sturluson
Naskiĝo 1178
en Hvammur
Morto 23-an de septembro 1241 (1241-09-23)
en Reykholt
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj malnovnordlandaislanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Familio
Dinastio Sturlungar family clan vd
Patro Sturla Þórðarson (elder) vd
Gefratoj Sighvatr Sturluson vd
Edz(in)o Hallveig Ormsdóttir vd
Infanoj Órækja Snorrason • Þórdís Snorradóttir • Jón murtur Snorrason • Hallbera Snorradóttir vd
Profesio
Okupo verkistoskaldohistoriistopolitikistodiplomato • poeto vd
Aktiva en Islando vd
Verkado
Verkoj Snorra-Edda, Heimskringla
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de la ambicia, kverelema kaj ruza ĉefulo Sturla Þórðarson (Hvamms-Sturla) en Hvammur en la distrikto Dalir en okcidenta Islando. Unufoje la plej potenca ĉefulo Islanda, Jón Loftsson en Oddi en Rangárvellir en Sudislando, repacigis kverelojn inter Sturla kaj proksima ĉefulo. Li decidis favore al la alia ĉefulo, sed por akceptebligi la aferon al Sturla, li invitis al li edukigi filon de Sturla. Estis ofta kutimo tiutempe inter nobeloj, kaj ligis la familiojn. Do, ekde sia tria jaro Snorri plenkreskis en Oddi.

Tiutempe la bieno Oddi estis centro de islanda kulturo kaj literaturo. Tie Snorri lernis ĉio lernebla rilate al skribado islandlingva, skandinava literaturo (kiu ja tiam apenaŭ skribe ekzistis), historio k.t.p.

Kiel ankaŭ siaj fratoj, Þórður kaj Sighvatur, la relative malriĉa Snorri edziĝis al riĉa virino, kaj ekposedis multajn bienojn kaj potencon. Kaj kiel ankaŭ siaj fratoj, kaj baldaŭ nevoj, li diligente partoprenis en la multaj kruelaj malpacaj konfliktoj de la sekvintaj jardekoj (Sturlungaöld, Epoko de Sturlidoj). Baldaŭ li estis unu de la plej riĉaj kaj potencaj ĉefoj islandaj, kaj ankaŭ leĝdiranto en Alþing, sed tio estis la plej alte taksita publika ofico en Islando. Li vojaĝis multe en Norvegio kaj ankaŭ en Svedio.

Inter liaj plej gravaj verkoj (skribitaj sur bovidhaŭtoj - ne hobio por malriĉuloj) estis Edda (ofte nomata Snorra-Edda), kiu klarigas la ofte malfacilan vikingtempan poezion. Por tio necesas rakonti multe de la ĉarmaj, eksterordinaraj kaj ofte bonhumoraj legendoj kaj fabeloj de la antaŭkristana religio norda. Lia plej konata libro estas Heimskringla (Mondcirklo) (ĉ. 1218-1228), kiu kaj arte kaj science priskribas la historion de la norvegaj reĝoj ĝis 1177. Oni ankaŭ hipotezas ke Snorri skribis unu de la plej elstaraj anonimaj islandaj sagaoj, Sagao de Egill Skallagrímsson.

Dum sia komplika politika agado, Snorri iĝis reprezentanto de la norvega reĝo en Islando, kaj verŝajne tiumaniere evitis norvegan militatakon al Islando. Sed kiam li revenis islanden, li nenion faris favore al la reĝo. Tiu serĉis aliajn reprezentantojn en Islando. La unuaj estis nevo de Snorri, Sturla Sighvatsson, kaj sia patro (kaj frato de Snorri) Sighvatur Sturluson. Tiuj forpelis Snorri al Norvegio. Kiam li revenis, ili estis mortigitaj en batalo kontraŭ la potenca estro Gissur Þorvaldsson, kiu sekve iĝis la reĝa reprezentanto islande. Tiu antaŭa bofilo de Snorri ordonis mortigi Snorri en 1241.

En Esperanto aperis redakti