Soĉi

urbo en Rusio

Soĉi (aŭ Soĉo aŭ Soĉio) (ruse Сочи, soĉi; abĥaze Шəачa, ŝoĉa; ubiĥe Шьача, ŝaĉa) estas ĉemara urbo en Krasnodara regiono de Rusio. La urbo estas populara en Rusio ripozloko, en ĝi situas multaj ripozejoj. Soĉi (t. n. Granda Soĉi) estas teritorie la plej granda urbo de Rusio (3.502 km²), ĝi etendiĝas je 146 km laŭ la bordo de la Nigra maro.

Soĉi
ruse Сочи, abĥaze Шəачa, ubiĥe Шьача, kartvele სოჭი
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Сочи
Lando Rusio Rusio
Regiono Norda Kaŭkazio
Federacia distrikto Krasnodara regiono
Historiaj regionoj Ĥazara imperio, Osmanida imperio

Kartvelio

Montaro Kaŭkazo
Maro Nigra Maro
Situo Soĉi
 - alteco 30 m s. m.
 - koordinatoj 43° 35′ 47″ N 39° 43′ 36″ O / 43.59639 °N, 39.72667 °O / 43.59639; 39.72667 (mapo)
Areo 3 508,0 km² (350 800 ha)
Loĝantaro 328 809 (2002)
Denseco 93,73 loĝ./km²
Fondo 1838
Urbestro Vladimir Afanasenkov
Horzono UTC (UTC+4)
Poŝtkodo 354000-354999
Telefona antaŭkodo +7 8622
OKATO 03 426
Aŭtokodoj 23, 93, 123
Okazejo Vintra Olimpiko 2014
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Sochi
Retpaĝo: www.sochiru.ru
Map
Soĉi

Pro influo de la maro kaj la montoj, Soĉi havas mildan subtropikan klimaton, per tio ĝi estas la plej norda loko kun tia klimato en la mondo. En regiono de Soĉi oni kreskigas plantojn, kiuj nenie aliloke travivas vintron en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 03426. La interurba telefona kodo estas 8622, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La urbo estis fondita en jaro 1874. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1917.

La urbo antaŭe estis nomita:

  • Daĥovskij (Даховский) en 1864-1874;
  • Daĥovskij Posad (Даховский Посад) en 1874-1896.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

Vintra Olimpiko 2014 redakti

Ekde la 7-a de Februaro ĝis la 23-a de Februaro 2014 okazis en Soĉi la Vintra Olimpiko.

Formulo 1 redakti

Ekde la jaro 2014 okazos en Soĉi la ĉefkuro de Rusio de Formulo 1.

Loĝantaro redakti

En jaro 1959 la urbo havis 127 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 328,8 mil loĝantojn.

Laŭ rezultoj de la censo de 1989, en la urbo loĝis

  • rusoj — 70,2 % (236,2 mil)
  • armenoj — 14,6 % (49,1 mil)
  • ukrainoj — 6,0 % (20,2 mil)
  • kartveloj — 1,5 % (5,1 mil)
  • grekoj — 1,2 % (4,0 mil)
  • aliaj — 3,5 % (11,8 mil)

Laŭ la nunaj pritaksoj la armena diasporo eble jam superis 20%, dum la greka preskaŭ plene formigris al Grekio.

Esperanto en Soĉo redakti

Fejsbuka grupo Esperanto en Soĉo https://www.facebook.com/groups/socxio/

Vidu ankaŭ redakti