Soŭlĵazo estas stilo de ĵazo kaj pluevoluigo de malmolbopo, ekestinta en la fruaj 1960-aj jaroj kaj ofte komprenata kiel subspeco de funko. bluso-, soŭlo- kaj gospelo-elementoj stampas la stilon. Soŭlĵazon karakterizas plej ofte relative simplaj ritmoj kaj plaĉaj melodioj, ofte ludataj en modera aŭ eĉ malrapida tempo. Soŭlĵazo atingis en la 1960-aj jaroj egan popularecon. Elstara ekzemplo por tio estas la peco „Mercy, Mercy, Mercy“ de Joe Zawinul, ludata de la kvinopo de Cannonball Adderley, kiu eĉ fariĝis furoraĵo en la ranglistoj.

Kiel ĉefreprezentantoj validas la kvinopo de Cannonball Adderley kun Nat Adderley, Gene Ammons, Donald Byrd, Lou Donaldson, la triopo de Ramsey Lewis, Les McCann, Horace Silver same kiel Jimmy Smith. Ankaŭ jardekojn post la florepoko de soŭlĵazo multaj ĵazmuzikistoj ŝatas reekpreni ĉi tiun stilon. Ekzempluloj por tio estas la gitaristoj John Scofield kaj Charlie Hunter, kiujn oni ja ne malvastasence atribuas al la ĉefrolantoj de ĉi tiu stilo, kies ludo tamen surmontras klarajn influojn de soŭlĵazo. Ankaŭ la acidĵazo de la 1990-aj jaroj rilatas en siaj pli ĵazaj momentoj klare kun la soŭlĵazo.

Muzikistoj redakti