Jefferson Randolph SMITH pli konata kiel Soapy Smith (angle, sapa Smith; naskiĝis en 1860 en Georgio; mortis la 8-an de julio 1898 en Skagway, Alasko) estis usona entreprenisto kaj bandito.

Jefferson Randolph Smith
Soapy Smith
Soapy Smith
Persona informo
Naskiĝo 24-a de septembro, 1860
en Kalifornio, Usono
Morto 5-a de junio, 1922
en Seattle, Usono
Tombo Skagway
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo gangstero
vdr

Siajn riĉecon kaj kromnomon Smith gajnis en Denver, Kolorado, vendante pecojn de sapo, el kiuj unu laŭdire enhavis kaŝitan 100-dolaran bileton. Post malsukcesa balotmanipulado, li estis forpelita el la urbo.

Aŭguste 1897 Smith translokiĝis de la arĝenttrovejoj ĉe Creede en Kolorado al Skagway en Alasko, piede de la misfama Blanka intermonto. Dum la plej multaj viroj serĉis oron, Soapy Smith funkciigis telegrafejon, kiu estis la nura ligo kun la ekstera mondo. Sendado de telegramo kostis 5 dolarojn. La afero abrupte ĉesis, kiam iu eltrovis, ke la kablo al Seattle post kelkaj centoj da metroj finiĝis en la neĝo.

Tamen Soapy Smith kaj liaj kunuloj, ĉiuj pafistoj, tenis firme la urbon Skagway. La 8-an de julio 1898 la geologo Frank H. Reid kontraŭstaris lin ĉe la dokoj. Soapy Smith, pafita en la koron, mortis tuj. Frank Reid mortis la 20-an de julio pro per pafo detruita kokso. Ambaŭ estis entombigitaj en la tombejo de la orimpetego (angle: Gold Rush Cemetry) en Skagway.