Soazza

komunumo de Svislando
Soazza
Blazono de Soazza
Soazza
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Mesoko
Koordinatoj  46° 21′ 58″ N 9° 13′ 30″ O / 46.36611 °N, 9.22500 °O / 46.36611; 9.22500 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 58″ N 9° 13′ 30″ O / 46.36611 °N, 9.22500 °O / 46.36611; 9.22500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 361
Areo 46,42 km²
Alteco 620 m super marnivelo
Poŝtkodo 6562
Komunumkodo 3823
Mapo de Soazza

Pri la komunumo redakti

Soazza (prononcu: soaca; malnova germanlingva nomo: Sowaz) estas komunumo de la komunumaro Mesoko kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 361 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Soazza situas en la Valo de Mesoko ĉe la bordo de la rivero Moësa sude de la montpasejo San Bernardino. La ĉefvilaĝo Soazza siutas okcidente de la rivero. Oriente de la rivero situas la vilaĝeto Druna, kiu ankaŭ formas parton de la komunumo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Soazza limas en nordo al Mesoko, en nordoriento al San Giacomo Filippo (Italio), en sudoriento al Menarola (Italio), en sudo al Lostallo, en sudokcidento al Cauco, kaj en okcidento al Rossa.

Trafiko redakti

San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiuj ambaŭ pasas tra Lostallo. Ĝis 1972 tra la Soazza pasis ankaŭ la fervojlinio al Belinzono al Mesoko. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per poŝtaŭtolinio de Disentis trans San-Bernardino-Pasejo al Biasca.

Lingvoj redakti

La ĉefa lingvo de Lostallo estas la itala.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Soazza datiĝas el la jaro 1203 kiel Soaza. En la jaro 1480 Soazzo kune kun Mesoko aliĝis propravole al la Griza Federacio. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Soazza formis parto de la Supera Tribunalo Mesoko apartenante al ties meza flago. En la jaro 1851 la Supera Tribunalo Mesoko estis transformita al la komunumaro Mesoko kaj Soazza fariĝis unu de ties politiaj komunumoj en la distrikto Moësa en Kantono Grizono. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


[[Kategorio:{{{1}}} (komunumaro)]]