Sobrance

urbo de Slovakio

Sobrance (hungare Szobránc) estas urbo kaj banloko en Slovakio en regiono Košice, en distrikto Sobrance, kies distriktejo estas.

Sobrance
hungare Szobránc, germane Rosenau
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Sobrance
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Sobrance
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ungio
Montaroj Slovaka karsto, Slovaka ercmontaro
Riveroj Sobranecký kanál, Okna
Situo Sobrance
 - alteco 122 m s. m.
 - koordinatoj 48° 44′ 43″ N 22° 10′ 52″ O / 48.74528 °N, 22.18111 °O / 48.74528; 22.18111 (mapo)
Areo 10,680 km² (1 068 ha)
Loĝantaro 6 274 (31.10.2008)
Denseco 587,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1334
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 073 01
Telefona antaŭkodo +421-56
Aŭtokodoj SO
NUTS 523089
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Sobrance
Retpaĝo: www.sobrance.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Sobrance situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ bordoj de kanalo Sobrance, laŭ ĉefvojo Uĵhorodo-Michalovce. La lasta troviĝas 18 km.

Historio redakti

La urbo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1344 en formo Vasaros Tyba (=foira Tiba), en 1409 en formo Zobranch. La banejo estis konata en 1336. La komunumo havis foirorajton ekde 1351. La vilaĝo iĝis kampurbo en 1476. En 1910 loĝis en la urbo 1216 da homoj, (577 slovakoj, 538 hungaroj). La urbo ĝis 1919 apartenis al Ung (reĝa departemento), al distrikto de Sobrance, kies distriktejo estis, poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la hungara armeo reokupis la urbon. Tiam okazis tie aera batalo kun la ĉeĥoslovakaj flugmaŝinoj, kie la ĵus fondita hungara aeroforto neatendite venkis. Post 1945 Sobrance denove apartenis al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.

Vidindaĵoj redakti