La esprimo Socia Demando (aŭ Sociala Demando) priskribas la konfrontadon kun la sociaj problemoj, kiuj kreiĝis kadre de la industria revolucio[1], t.e. la problemoj de la transiro de la agraraj kulturoj al la sin urbiganta civilizo industria. En Britujo komenciĝis tiu transiro ĉirkaŭ ekde 1760, en Germanujo ekde la frua 19-a jarcento. Jam kelkan tempon antaŭe formiĝis mizerego en multaj popoleroj. La unua fazo okazis en Germanujo ĉirkaŭ dum la unua duono de la 19-a jarcento. Ĝin akompanis kreskinta popolo, la subiro de la antaŭa socia formo kaj iompostioma kresko de la fabrika industrio.

La ĉefproblemoj de la socia demando estis la paŭperismo (malriĉecego) kaj la neasekuro de ekzisto de kampuloj, kampa popolo, metiistoj, laboristoj kaj malgravaj dungitoj.

Iom post iom la problemoj ŝanĝiĝis. Dum la 1850-aj ĝis la 1870-aj jaroj la industrio kreskegis, sed la subiro de la hejm-metio kaj la krizo de la metioj restis konstantaj. Tria fazo okazis en Germanujo ekde ĉirkaŭ 1870, kiam enkondukiĝis rapida industriigo kaj transiro al industria socio. La socia demando iĝis ĉefe laborista demando. Multega elmigrado el la kampo al la industriaj urboj, formiĝo de grandurboj kaj la socia integrado de la industria laboristaro iĝis temoj de politika intereso, kaj ankaŭ de la burĝa publiko. Kreiĝis – laŭ intereso kaj vidpunkto pri la vorta difino de Socia Demando – diversaj provoj al respondo por ĝi. La proletoj, kiuj laŭ Marx “jam posedis multe pli rezolutan teorian klasokonscion ol la germana burĝaro”[2] antaŭ la industriiga fazo, do pli multe konsciis pri la socia demando. Sekve, estiĝis forta Social-demokratio en la Germana Imperiestra Regno, kiu deziris plibonigi la malriĉan situacion de la laborantaro kaj respondis al la socia demando per la postulo de sociala ŝtato. Tamen ankoraŭ ekzistis pli ĝisradika respondo, nome al la Senklasa socio, kiun preferis la komunistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. vd. la Sozialgeschichte 1848 bis 1880: Gesellschaft im Umbruch: Industrielle Revolution Arkivigite je 2009-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Marx, Karl: Das Kapital. Kritik der politischen Ökonomie. Kun antaŭparolo de 1872/73. Berlino, 1932, p. 41.