La sociaj institucioj estas sistemo de sociaj konvencioj longdaŭraj kaj organizitaj normale sendependaj de la registaro kaj de la lando en kiu ili troviĝas, estritaj per infrastrukturo rekonebla ene de la socio. Ili devas esti konataj kiel kemiaj reakcioj en la propra infrastrukturo, ĉar tiuj bezonas alĝustiĝi konstante pro la konflikta karaktero de la historio. Tiele, la sociaj institucioj estas rekreitaj kulture dum la aktivaj kaj portempaj procezoj de ĉiu socia epoko. La institucioj dividiĝas en diversaj branĉoj inter ili jena: religiaj, edukaj, familiaj, ekonomiaj institucioj.

Tre gravaj sociaj institucioj estas jenaj:

  • Merkato: La privata posedrajto kaj la racia uzado de la manĝodisponebloj estis la bazo de tio kio estas nunu kompleksa kultura histo jam naturigita socie.
  • Eduksistemo: Tiu sistemo estas orientita al la eduko, transmitado kaj komunikado de la sciaro, de la kapabloj kaj valoroj. El tio oni lernas strategiojn kiuj ebligas je ĝenerala nivelo la sociajn dividojn kies ĉefa karaktero estas la ekzisto de sociaj klasoj.
  • Leĝofara povo: En la antaŭ-modernaj socioj ne estas justico for de la religio. En nereligia socio, la juĝa povo havigas la garantion kaj regulan kadron kie la persono povas kontentiĝi en sia ĉiutaga vivo.
  • Municipo: Kiel institucio kaj por leĝofarado kaj buĝeto. Esence temas pri plananto.
  • Sindikato: Kiel administranto kaj protektanto de laboristoj. Praktike iĝas administranto de fortoj.