Socia justeco estas la koncepto de socio, kiu ĝenerale temas pri homaj rajtoj kaj egaleco, kaj kiu atingas justecon en ĉiu parto de socio, anstataŭ ol nur en administrado de leĝo, kaj estas en la konstitucio de Internacia Organizaĵo de Laboro. La termino povas esti senforma, kaj enteni kelkfoje sinkontraŭdirajn valorojn de justeco. Oni ĝenerale pripensas ĝin kiel mondon, kiu donas al individuoj kaj grupoj justan pritraktadon kaj neŭtralan dividon de la avantaĝoj de socio. (Malsamaj porpledantoj de socia justeco evoluigis malsamajn interpretojn pri kio konsistigas justan pritraktadon kaj neŭtralan dividon.) Ĝi ankaŭ povas referenci al la disdonado de la avantaĝoj kaj malavantaĝoj ene de socio.

Socia justeco estas grava afero en politiko. Plej multaj sociaj filozofioj prezentas justan socion kiel celon, tamen ekzistas malkonsentoj inter la diversaj politikaj ideologioj pri kio tia socio estas. La koncepto de "socia justeco" en si mem, estas ofte uzita fare de politikaj grupoj kiuj vidas la ekzistantan socian ordon kiel maljustan.

Socia justeco estas ambaŭ filozofia afero kaj grava politika afero, religio, kaj civila socio. La plimulto da individuoj deziras vivi en justan socion, sed malsamaj politikaj ideologioj havas malsamajn ideojn pri kio "justa socio" fakte estas. Maldekstristoj ofte uzas la terminon "socia justeco" por priskribi socion kun pli grandskala ekonomika egaleco, kiun oni povus atingi per progresa imposto, enspeza redisdonado, aŭ propraĵa redisdonado. Dekstristoj ankaŭ uzas la terminon "socia justeco," sed ĝenerale kredas, ke oni povas plej bone atingi justan socion per la libera merkato, kiun ili kredas provizi egalecon de okazo, kaj antaŭenigas homamon kaj karitaton. Socia justeco temas pri nepolitika filozofia koncepto en multe da la skribado de John Rawls. Estas fundamenta katolika socia instruo, kaj estas unu el la Kvar Fudamentaĵoj de verdaj partioj. Ambaŭ la dekstro kaj maldekstro kutime konsentas pri la graveco de leĝo, homaj rajtoj, kaj iu formo de sociala ŝtato (tamen la maldekstro subtenas la socialan ŝtaton multe pli ol la dekstro).

La filozofo Michael Walzer argumentas, ke la signifo donita al la ideo de justeco malsamas inter malsamaj socioj, kaj eĉ ene de difinita socio malsamaj principoj estas konsiderataj justaj rilate al malsamaj sferoj de socia vivo. Tiel ekzemple, kvankam la reganta percepto estas ke salajroj estu dividitaj laŭ la kvalito de la laboro de la dungito, medicina prizorgo estas dividita laŭ bezono kaj la voĉdonrajto estas dividita egale kaj universale.

La eknomisto Frederick Hayek argumentis, ke la ideo de socia justeco estis sensenca kaj ke la serĉado de socia justeco grave malobservis homan liberecon [1]. Hayek sanktigis la rajton al privatproprieto kaj argumentis ke ekzistas neniu morala pravigo por mikso en la decidoj de persono koncerne la uzon de lia posedaĵo, kaj tial ke ekzistas neniu pravigo por reguligado de la ekonomioimpostado por la celo de realigado de la idealo de socia justeco.

Historio de uzado redakti

La termino "socia justeco" jam aperas en la platona eseo "Respubliko", kie ĝi estas difinita kiel situacio, en kiu ĉiu faras sian laboron [2]. La esprimo ankaŭ aperas en Artikolo 7 de la Federalistaj Verkaĵoj, en kiu estas argumentite ke leĝoj kontraŭ la ekzisto de kontraktoj estas kontraŭaj al socia justeco [3]. Charles Grey, grafo Grey la 2-a argumentis antaŭ la brita parlamento en 1814 ke kunlaboro kun Svedio en la sklavigo de la norvega popolo estis en rekta konflikto kun la principoj de natura rajto kaj socia justeco [4].

En ĝia malvasta signifo, kiel rilatante al la maniero kiel resursoj estu distribuitaj en la populacio, la uzo de la esprimo komenciĝis en la 1840-aj jaroj. En 1848 la libro de Antonio Rossmini-Serbati, The constitution under Social Justice (La konstitucio sub socia justeco), estis publikigita, kaj en ĝi li proponis kompromison inter la nevidebla mano de Adam Smith kaj la lando en kiu ĝi planis limigitan ekonomian konkuradon bazitan sur naturaj rajtoj [5].

Ĉapitro 13 de la Traktato de Versajlo, (artikoloj: 387–427), koncerne la laborkondiĉojn de la laboristoj, malfermiĝas per la jena deklaro [6]: "La celo de la Ligo de Nacioj estas la starigo de monda paco, kaj tia paco estos atingita nur se ĝi baziĝos sur socia justeco, kaj koncerne laborkondiĉojn inkluzive de maljusteco, malfacilaĵo kaj senigo por multaj homoj tiamaniere, kiel kreiĝos tian grandan maltrankvilon, kiu endanĝerigas pacon kaj plibonigon, inkluzivas, ekzemple, reguligon de laborhoroj, inkluzive de fiksado de maksimumo de laborhoroj tage kaj la semajno de laboro, kontrolado de la provizo de laboristoj, malhelpi senlaborecon, certigi decan salajron, protekti la dungiton kontraŭ malsanoj kaj laboraj akcidentoj, protekti infanojn, junulojn kaj virinojn, zorgi maljunulojn, protekti eksterlandajn laboristojn, agnoski la rajton de asociiĝo, organizi profesian kaj teknikan trejnadon kaj aliajn paŝojn, kaj konsiderante ke unu lando evitas zorgi pri homaj kondiĉoj por laboristoj estas malhelpo de aliaj landoj fari ĉi tiujn paŝojn..."

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti