Socia realismo

internacia arta movado
Tiu ĉi artikolo temas pri la epoko. Por la libro kaj filozofio “nova realismo”, vd. Nova realismo.

Socia realismo (aliaj nomoj estas nova objektivismo, nova realismo aŭ simple nov-objektivismo kaj nov-realismo) estas la literatura, arta kaj arĥitektura epoko en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. En Germanujo la epoko egalis al la tempo de la Vajmara Respubliko, do ĝi ĉirkaŭ egalas al la intermilita periodo.

La pentraĵo American Gothic de Grant Wood.

Arto redakti

La nocion nova objektivismo (origine germanlingve: Neue Sachlichkeit) kreis la artohistoriisto Gustav Friedrich Hartlaub komence de la 1920-aj jaroj. Ĝi uziĝis por la arta prezentado de la ekonomia stato kaj la socia realeco. Tial la arto iĝis malpli sentimentala, do la artistoj preferis neimpresajn bildojn kiel aĵpentraĵojn aŭ simplajn portretojn (bone konata ekzemplo por portreto el tiu epoko estas la pentraĵo American Gothic: vd. dekstre).[1] Ekzemplaj artistoj de la nov-objektivismo estas Otto Dix, Christian Schad kaj George Grosz.

Literaturo redakti

La literatura epoko de la nova objektivismo estas precipe karakterizebla per sia vasta aro da ĝenroj kaj la objektiva stilo de la verkistoj. Interalie, la epika teatro evoluis, la ĵurnalista literaturo estis kreata kaj la historia romano kreiĝis. Bone konataj skribistoj de tiu epoko estas Bertolt Brecht, Mascha Kaléko, Erich Maria Remarque, Kurt Tucholsky, Anna Seghers kaj aliaj. Rimarkindas, ke multaj el tiuj aŭtoroj havas politike maldekstran orientiĝon aŭ almenaŭ estas preferantoj de demokratiaj ŝtatoformoj.

Verkistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Walther, Dr. Lutz / Scriba, Dr. Arnulf: Neue Sachlichkeit. Deutsches Historisches Museum. Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/weimar/kunst/sachlichkeit/. Vidita la 21-an de Julio 2013.