Socia reto (sociologio)

sociologia koncepto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Socia retejo (sociologio). Por informoj pri la reta servo, vidu la artikolon Sociaj retejoj.

Socia reto (angle: social network) estas reto de homoj aŭ grupoj de homoj, ekzemple grupo de homoj kiuj konas unu la alian aŭ organizaĵoj (kompanioj, institucioj), kiuj kunlaboras kiuj havas formalajn aŭ neformalajn kaj socie signifajn homajn interrilatojn.

Ekzemplo de sociogramo, tio estas diagramo de socia reto.

Sociaj retoj estas la temo de studo en sociologio kaj socia psikologio. Diversaj sociaj retoj povas esti identigeblaj. En familio, lernejo, strataj bandoj aŭ en oficejo, kie homoj vidas kaj parolas unu kun la alia ĉiutage, la intensaj sociaj kontaktoj havas alian influon ol, ekzemple, inter sciencistoj, kiuj vidas unu la alian en konferenco unufoje jare.

Por esplori grupajn procezojn, sociologoj ofte studas sociajn retojn. Por mapigi ĉi tiujn retojn en lernejoj, ekzemple, demandistoj listigas ĉiujn samklasanojn de studentoj kaj oni demandas ilin: kiuj estas viaj plej bonaj amikoj? Kiujn vi tute ne ŝatas? De kiu vi estas ĉikanita? Kiu estas populara? Ĉi tiuj retaj demandoj povas esti uzataj por kartografigi la rilatojn en iu klaso. Tiu ĉi artikolo montras diagramon de socia reto, ankaŭ nomata "sociogramo". J. L. Moreno povas esti konsiderata la fondinto de la fako Analizo de sociaj retoj[1].

Se oni poste determinas ekzemple la lernejan agadon aŭ probleman konduton de studentoj, tiam oni povas esplori, ĉu studentoj influas la agadon aŭ konduton de unu la aliaj.

Penetrante la socian spacon per la tuta spektro de vertikalaj kaj horizontalaj rilatoj, la sociaj retoj amasigas signifan socian kapitalon surbaze de konfido, reciproka subteno, simpatioj, preferoj, partopreno en komunaj aferoj. Temas pri sociaj retoj, kiuj konsistigas la "vivan ŝtofon" de la socia vivo kaj permesas al partoprenantoj efike interagi por atingi komunajn celojn.

Sciencaj studoj de sociaj retoj ankaŭ estas interesaj por ĉiuspecaj organizaĵoj. Se oni uzas la scion pri la funkciado de sociaj retoj, la taŭga homo ofte povas esti metita en la ĝustan lokon. Tiele oni antaŭenigas kunlaboron kaj reduktas konfliktojn.

La esprimo "prizorgi socian reton" (konservi rilatojn kaj ebligi novajn rilatojn dum iu evento) ankaŭ estas derivato de ĝi.

Vidu ankaŭ redakti

Noto kaj referencoj redakti

  1. (en) J.L Moreno, Who Shall Survive?, Beacon House, Beacon, NY, 1934.

Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la samtema artikolo en la nederlanda vikipedio, listo de aŭtoroj kaj de la artikolo en la rusa vikipedio, listo de aŭtoroj.