La Socia vaneloStepvanelo (Vanellus gregarius, antaŭe konata kiel Chettusia gregaria, unu el la du specioj el tiu genro) estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Socia vanelo
Socia vanelo
Socia vanelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: V. gregarius
Vanellus gregarius
(Pallas, 1771)
Konserva statuso
CR
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Verŝajne formortinta Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2019) 2019."
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2019) 2019."
    Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne formortinta
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2019) 2019."
    Sinonimoj

    Chaetusia gregaria
    Charadrius gregarius Pallas, 1771
    Cheltusia gregaria
    Chettusia gregaria (Pallas, 1771)
    Chetusia gregaria
    Choetusia gregaria

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Vanellus gregarius
    Socia vanelo, de germana enciklopedio
    Socia vanelo, de germana enciklopedio

    Disvastiĝo redakti

    La specio reproduktiĝas en malfermaj herbejoj de suda Rusio kaj Kazaĥio. Tiuj birdoj migras poste laŭ etaj grupoj suden tra Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio, Turkmenio, Afganio, Armenio, Irano, Irako, Sauda Arabio, Sirio kaj Turkio kaj vintras en Israelo, Irako, Sauda Arabio, Jemeno, Eritreo, Sudano kaj nordokcidenta Hindio aŭ Barato. Tiuj birdoj vintras eventuale en Pakistano, Srilanko kaj Omano. Tiu vanelo estas tre rara vaganta en okcidenta Eŭropo, kiel en Francio, kie tiu socia birdo povas troviĝi kun Eŭrazia vanelo. Ĝi manĝas simile al tiu lasta, manĝoplukante post eta kurado insektojn, kiel saltuloj, skaraboj, ktp., kaj aliajn etajn bestetojn ĉefe en stepoj, herbejoj aŭ terkulturejoj.

    Aspekto redakti

    Tiu bela mezgranda -27 ĝis 30 cm longa kaj 65 ĝis 70 cm de enverguro- vanelo havas nigrajn longajn krurojn kaj mallongan bekon. En la kapo estas nigraj krono kaj okulstrio kaj inter ili blankega strio. Sube de tio la vizaĝo kaj kolo estas flavaj. Somere plenkreskuloj havas brungrizajn dorson kaj bruston, malhelan -nigran kaj brunan- ventron kaj blankan subvoston. Ties longaj nigraj kruroj, blanka vosto kun nigra pintostrio kaj diferencigaj brunaj, blankaj kaj grizaj flugiloj igas ilin nekonfuzeblaj dumfluge.

    Vintraj plenkreskuloj havas ne tiom klaran kapan bildon kaj malpli brunajn dorson kaj bruston kaj blankan ventron. Junuloj havas makulan dorson kaj nur malklaregan kapan bildon. Inoj ne tiom malhelan ventron.

    Kutimoj redakti

    Estas pariĝadaj ceremonioj. Reproduktado okazas laŭ grupoj de ĝis 20 paroj; ĉiu en sia najbara teritorio. La ino demetas tri ĝis kvin ovojn en surplanka nesto. Kovado daŭras ĉirkaŭ tri semajnojn kaj faras ĝin ĉefe la ino. La voĉo estas laŭta krek-krek.

    En 2004 BirdLife International ordigis tiun specion kiel teure endanĝerigita, pro rapida kaj ne klarigita -se ne pro pliigo de terkulturo kaj brutobredado en stepoj- malpliigo. Nuna loĝantaro povas esti inter 600 kaj 1,800 ekzempleroj.

    Bildaro redakti

    Referencoj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti