Socialista Revolucia Partio

La Socialista Revolucia Partio aliaj nomoj estas Partio de socialistoj-revoluciistoj (ruse Партия социалистов-революционеров) estis partio en Rusio, kiu estiĝis fine de 1901/komence de 1902 per unuiĝo de la narodnik-grupoj kaj -grupetoj. Gvidantoj estis interalie Viktor Ĉernov (partia gvidanto), Nikolaj Avksentjev, Abram Goc, Jekaterina Breŝko-Breŝkovskaja, Boris Savinkov, Jevno Azef. La eldonaĵo de la partio estis "Delo Naroda".

Socialista Revolucia Partio
emblemo
flago
partio
Komenco 1900 vd
Fino 1940 vd
Poste Trudoviks vd
Lando(j) Rusia Imperio vd
Sidejo Moskvo
Ideologio

agrarian socialism • demokrata socialismofederismo

Ĉefestro(j) Viktor Chernov vd
Membro de Laborista kaj Socialista Internacio • Dua Internacio vd
Posedatoj Q24930431 vd
vdr
Socialista Revolucia Partio
partio
Ideologio agrarian socialism, demokrata socialismo, federismo
vdr

La partio agadis ĝis 1917 malpermesita - krom en 1906/07, kiam ĝi estis reprezentita en la 1-a kaj 2-a Ŝtata Dumao. La membroj de la partio venis el la mezriĉaj kamparanoj, laboristoj kaj burĝoj. La socialrevoluciistoj reprezentis la maldekstran flankon de la burĝaj demokratoj.

Ili preferis la individuan teroron (kontraŭ al la amasmovadoj, protestoj) por ŝanĝo de la cara aŭtokratio. Pro tio ili fondis en 1902 la Socialrevolucian Batalorganizon sub gvido de Grigorij Gerŝuni kaj Jevno Azef, kiuj efektivigis multajn atencojn je caraj oficistoj (plej konate Vjaĉeslav Pleve kaj grandprinco Sergej Aleksandroviĉ). En jaro de 1908, la batalorganizo estis detruita post malkovro, ke Azef estas polica spiono.

La programo de la partio postulis establon de demokratia respubliko, kun kutimaj postuloj pri enkonduko de la ĝenerala balotrajto, liberecon por parolo, eldonaĵoj, kunvenoj, asociofondoj. Ili volis ankaŭ disdividon de eklezio kaj ŝtato, ĝeneralan instruon, abdikon de la armeaj gvidantoj, okhoran laboron ktp. Ili rifuzis diktaturon, preferon de la proletoj, tiel la partio ŝpaltis inter la dekstraj kaj maldektsraj socialrevoluciistoj en 1917.

Post la februara revolucio de 1917, la partio aktiviĝis kaj en majo de 1917, ili havis 500.000 membrojn, tiel ĝi estis la plej granda partio en Rusio. Kun la menŝevikoj, la partio havis gvidantran rolon en plimulto de la sovetoj, de julio ĝis aŭgusto de 1917. La dekstra flanko de la partio partoprenis la burĝan provizoran registaron post la aprila krizo.

La membroj de la maldekstra flanko formis - post la oktobra revolucio - partion de la Maldekstraj Socialrevoluciistoj kaj de decembro ĝis marto de 1918 (packontrakto de Brest-Litovsk) partoprenis en la nova registaro de la bolŝevikoj.

La dekstra partio ricevis en elektoj por la konstitucia asembleo de novembro 1917 pli ol 50 %, danke al la kamparanoj. La bolŝevikoj malfondis la asembleon kaj en la elektoj de junio 1918 ne permesis partoprenon de la partio. Pro tiuj eventoj komenciĝis armila batalo inter la bolŝevikoj kaj la socialrevoluciistoj, kiu pintiĝis la 30-an de aŭgusto je pripafo de la petrograda Ĉeka-ĉefo Moisej Urickij kaj atenco je Lenin. La bolŝevikoj reagis je tio la 5-an de septembro per la dekreto "Ruĝa teroro".

Post la venko de la bolŝevikoj en la Rusia enlanda milito, la partio pli kaj pli malfortiĝis kaj disfalis ĝis 1923. La gvidantoj elmigris aŭ estis arestitaj.

Gravaj membroj redakti