Societo historia de Erfurto

La Societo historia de Erfurto (germane: Verein für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt) nombriĝas al la plej malnovaj historisocietoj de Turingio. Ĝia ĉefa tasko estas la priesplorado de la erfurta historio kaj ties konatigo publiken. Ĝia sidejo troviĝas en la Urba muzeo de Erfurto.

Societo historia de Erfurto
historia societo
Komenco 1863 vd
Lando(j) Germanio vd
vdr

Historio kaj agadoj redakti

La societo fonditis en 1863. Ekde 1865 ĝi eldonas sian gazeton Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt (MVGAE). Ĉiu tomo eltenas eseojn, artikolojn sciencajn, recenzojn, arkeologian jarraporton, bibliografion erfurtan, jarkronikon kaj societajn novaĵojn. Krome la societo eldonigis du aliajn seriajn libretojn.

Renkontiĝe la societo aranĝis fakkongresojn, la t.n. Lundajn prelegojn, historiajn klaĉokunvenetojn kaj kunorganizas la t.n. Sinagogajn vesperojn en la Malnova sinagogo.

La societo sukcese peras kontinuan informinterŝanĝadon inter historiistoj kaj nefakuloj. Ĝi unuarange partoprenas la kulturan vivon de la urbo kaj engaĝiĝis sur la kampoj de historio, memorig- kaj admonkulturo kaj monumentprotektado.

Literaturo redakti

Steffen Raßloff: "Ad maiorem Erfordiae gloriam". 150 Jahre Verein für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 1863–1945 und 1990–2013. En: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 74 (2013). p. 7-46.

Antje Bauer / Sabine Hahnel: 45 Jahre Vereinsgeschichte ohne Verein. Stadtgeschichtsforschung und sozialistische Kulturpolitik 1945–1990. En: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 74 (2013). p. 47-66.

Eksteraj ligiloj redakti