Sociologio

scienco pri la origino, evoluo kaj institucioj de homa socio

Sociologio estas socia scienco, kiu pristudas la strukturojn, funkciojn kaj evoluojn de homa socio. Ĝi koncernas sociajn regulojn kaj procezojn, kiuj kunigas kaj apartigas homojn ne nur kiel individuojn, sed ankaŭ kiel anojn de grupoj, societoj kaj institucioj.

Ĉar Sociologio estas vasta scienco, ĝi ne povas esti facile difinita eĉ de sociologiistoj. Ĝi ne koncentriĝas en specifa sfero de socia vivo, male al aliaj sociaj sciencoj, ekzemple politika scienco kaj ekonomiko. Sociologoj celas priskribi la kunvivadon en komunumoj kaj socioj ĝenerale.

La vorto sociologio estis kreita de Auguste Comte en 19-a jarcento, sed la vera kreanto de scienca sociologio estis Emile Durkheim en frua komenco de 20-a jarcento. Durkheim difinis la objekton de Sociologio, kaj montris ke socio estas pli ol sumo de la individuoj. Marksistoj ĉiam kontraŭbatalis la Durkheiman sociologion kaj proponis marksisman sociologion. Tiu marksisma sociologio kreskis dum 20-a jarcento kaj iĝis tre influa skolo ĝis la krizo de falo de Sovetunio kaj eŭropaj komunismaj reĝimoj. Tria sociologia skolo estis fondita de Max Weber ankaŭ en la komenco de 20-a jarcento.

Influo de marksisma sociologio preskaŭ forigis la "funkcionalisman" Durkheiman skolon. La weberisma skolo iĝis la prefera de defendantoj de kapitalismo. En 1990 jardeko, okazis "krizo de paradigmoj" en Sociologio, kiu daŭras ĝis nun.

Lingva noto redakti

Vorto "sociologio" estis misformita jam de sia origino, kaj Compte estis forte kritikata de siaj samtempanoj, unue, ĉar li miksis latinan (soci-) kaj grekan (logi) radikojn, due ĉar li metis vokalon -o- senbezone en ĝi. Korekta vorto estus "ekologio" (eko=hejmo, socio, greklingve), sed "ekologio" prenis alian sencon. Sekve, plejparto de lingvoj akiris vorton "sociologio" el misformita franca "sociologie", ne rekte formis la vorton el grekaj kaj latinaj elementoj, do, pro la 16-a regulo, oni uzas "sociologio" Esperante por sekvi internacian uzon.

Ekonomia sociologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ekonomia sociologio kaj Industria sociologio.

Ekonomia sociologio estas studo de sociaj kaŭzo kaj efiko de variaj ekonomiaj aferoj. Tiu fako povas esti larĝe konsiderite dividita en klasika kaj nuntempa periodo.

La klasika periodo koncernis partikulare kun moderneco (respektive modernigo) kaj ties konstituaj aspektoj kiuj estas raciigo, sekularigo, urbanizado, socia tavoligo, kaj tiel plu. Ĉar sociologio aperis dekomence kiel reago kontraŭ la kapitalisma modernigo, ekonomiko ludis gravan rolon en multo el la klasika sociologia priserĉado. La specifa termino "ekonomia sociologio" estis la unuan fojon stampita fare de William Stanley Jevons en 1879, poste uzata en verkoj de Émile Durkheim, Max Weber kaj Georg Simmel inter 1890 kaj 1920.[1]

Sociologio pri religio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sociologio pri religio.

Sociologio pri religio estas la studo de kredoj, praktikoj kaj organizaj formoj de religio uzanta ilojn kaj metodojn de la fako sociologio. Tiu objektiva priserĉado povas inkludi la uzadon de kaj kvantaj (enketoj, sondadoj, demografiaj kaj censaj analizoj) kaj kvalitaj studmetodoj kiaj partoprena observado, intervjuoj, kaj analizoj de arkivaj, historiaj kaj dokumentaj materialoj.[2]

Moderna akademia sociologio ekis per la analizo de religio en la verko de Émile Durkheim de 1897 pri indicoj de memmortigo inter loĝantaroj kaj katolikaj kaj protestantaj, nome fonda verko de socia studado kiu utilis por distingi sociologion el aliaj fakoj, kiaj psikologio. La verkoj de Karl Marx kaj Max Weber emfazis la rilato inter religio kaj la ekonomia aŭ socia strukturo de socio. Nuntempaj disputoj centriĝis al temoj kiaj sekularigo, civila religio, kaj kohereco de religio en la kunteksto de tutmondiĝo kaj multkulturismo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti