Socioniko (vortokunfando el socio kaj tekniko) estas pseŭdoscienca[1][2] psikologia teorio pri la klasifiko de homaj temperamentoj, kiu dum la jaroj post 1970 evoluis fare de la litovino Aŭŝra Aŭgustináviĉute en la tiama Sovetunio. La sistemo baziĝas sur la ekkonoj de Karl Gustav Jung pri "psikologiaj tipoj" kaj la teorio de Zigmund Frojd pri konscio kaj subkonscio.

La kernaj ideoj, per kiuj Aŭgustináviĉute provas klarigi la tipologion de Jung, fine fontas de la pola psikologo Antoni Kepinski, kiu evoluigis teorion, laŭ kiu ĉiu homo estas sistemo, kiu interŝanĝas informojn kun sia medio, per tio ke li aŭ ŝi perceptas, prilaboras kaj elsendas ilin laŭ specifa programaro.

La sistemo similas al la usona teorio MBTI - kvankam ambaŭ sistemoj evoluis tute sendepende. En orienta kaj centra Eŭropo ĝi inter psikologoj kaj aliaj intelektuloj estas almenaŭ tiom konata kiom MBTI en Usono, kaj aparte dum la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento ankaŭ multaj anoj de la Esperanto-kluboj ekzemple de Kaŭnaso kaj Vilno, sed ankaŭ de aliaj urboj en orienta kaj centra Eŭropo, ŝatis analizi siajn konatojn per tiu tipologia teorio.

La Internacia instituto pri Socioniko (IIS) Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine fondiĝis en 1991 kaj havas sian sidejon en Kievo, Ukrainio. Ĝia direktoro estas d-ro Aleksandr Bukalov.

Referencoj redakti

  1. Mineev, V. V.. (2014) Введение в историю и философию науки [Introduction to the history and philosophy of science], p. 84. ISBN 978-5-4458-7511-6. “The long list of pseudoscientific concepts today includes: theory of torsion fields, cold fusion projects, wave genetics, japhetic theory, the theory of "living matter", "new chronology", eugenics, dianetics, cryonics, socionics…”.
  2. Sergeev, A. G. (2017). “Синекдоха отвечания, или Защита гомеопатическая [Synecdoche of Answering, or Homeopatic Defence]”, В защиту науки [In defense of science], p. 90. Alirita 2020-07-14.. “...there are dozens of true pseudosciences, such as astrology and palmistry, ESP and parapsychology, cryptobiology and bioenergetics, bioresonance and iridology, creationism and telegonia, UFOlogy and paleoastronautics, eniology and dianetics, numerology and socionics...”. 

Eksteraj ligiloj redakti