Sodomio

speco de seksumado, konsiderata kiel fia religie aŭ jure; speciale, tia seksumado per anuso

Sodomio estas ĝenerale anusabuŝa seksumado inter homoj aŭ seksumado inter homo kaj besto (zoofilio), sed ĝi ankaŭ povas signifi ajnan nereproduktan seksumadon.[1][2][3] Origine la termino sodomio, kiu estas derivita de la rakonto de Sodomo kaj Gomoro en la ĉapitroj 18 kaj 19 de Genezo en la Biblio,[4] estis ofte limigita al anusa seksumado.[5][6] Sodomiaj leĝoj en multaj landoj kontraŭleĝigis tiujn kondutojn, kaj aliaj malfavoris seksajn agojn krome.[6][7] En la okcidenta mondo, multaj tiuj leĝoj estas nuligitaj aŭ ne estas rutine sekvitaj.

Antikva greko sodomias kapron de Édouard-Henri Avril

Historio redakti

Hebrea Biblio redakti

En la hebrea Biblio, Sodomo estis urbo detruita fare de la dio pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj. Neniu specifa peko estis donita kiel la kialo pro la kolero de la dio. La rakonto de la detruo de Sodom — kaj la malsukcesinta provo de Abrahamo por propeti al la dio kaj malhelpi tiun detruon — aperas en Genezo 18-19. La ligo inter Sodomo kaj samseksemo estas derivita de la priskribita provo fare de amaso de urbanoj seksperforti la virseksajn gastojn de Lot. Kelkaj personoj sugestas, ke la pekeco pro kiu Sodomo estis detruita povus ĉefe konsisti el la malobservo de devoj pri gastameco, kiuj estis gravaj por la orginalaj verkistoj de la biblia rakonto.[8]

Referencoj redakti

  1. Shirelle Phelps. (2001) World of Criminal Justice: N-Z. Gale Group, p. 686. ISBN 0787650730.
  2. (2013) Criminal Law and Procedure. Cengage Learning. ISBN 128554613X.
  3. David Newton. (2009) Gay and Lesbian Rights: A Reference Handbook, Second Edition. ABC-CLIO, p. 85. ISBN 1598843079.
  4. (2011) Zondervan Illustrated Bible Dictionary. Zondervan, p. 1584 es. ISBN 0310492351.
  5. Nicholas C. Edsall. (2006) Toward Stonewall: Homosexuality and Society in the Modern Western World. University of Virginia Press, p. 3–4. ISBN 0813925436.
  6. 6,0 6,1 Colin Sumner. (2008) The Blackwell Companion to Criminology. John Wiley & Sons, p. 310–320. ISBN 0470998954.
  7. Sullivan, Andrew. Unnatural Law. The New Republic (2003-03-24). Alirita 2009-11-27. “Since the laws had rarely been enforced against heterosexuals, there was no sense of urgency about their repeal.”. (Or Sullivan, Andrew (2003-03-24). “Unnatural Law”, The New Republic 228 (11). )
  8. Boswell, pp. 92–98

Vidu ankaŭ redakti