SofiaSophia (antikve-greke Σοφῐ́ᾱ, Sophíā “saĝo”) estas filozofia kaj religia koncepto komuna jen al gnostikismo de la aleksandria kaj siria skoloj, jen al judismo jen al kristanismo. Ŝi (temas pri virina nomo) ricevas la signifon, surbaze de la sistemo al kiu estas aplikata, de dia Saĝo aŭ de virina parto de Dio. Tio videblas, ekzemple, en Ptolomeo kaj Valentino).

Personigo de Sofia en la biblioteko de Celso en Efezo.

Sofia en la kristana gnostikismo redakti

Laŭ la kristana gnostikuloj,[1] Sofia estas centra elemento por la kosmologia kompreno pri la universo. Sofia estas la virina komponanto de Dio, kaj koincidas kun la Sankta Spirito de la Sankta Triunuo. Ŝi specifiĝas, tial, samtempe kiel Fratino kaj Edzino de Kristo ĉar, same kiel Kristo, ŝi devenas el Dio [Dio intencita, do, kiel Patro kaj Patrino ĉar Origino kaj Generanto de la du principoj, vira (en Kristo) kaj virina (en Sofia) Sophia rezidas en ĉiuj subforme de Dia Fajrero kaj Kristo estis sendita surteren por ekflamigi la dian fajreron kiu kuŝas en la homo, ĝin revekante el al trompoj de la mondo kaj el la Demiurgo.

Preskaŭ ĉiuj gnostikaj sistemoj de la siria kaj egipta skoloj instruas, ke la universo komenciĝis el origina Dio, nekonebla, difinita Patro aŭ BythosMonado. Tiu povas esti asociita al la koncepto de Logos de la stoikismo, aŭ de esoterismo, aŭ al terminoj de teozofio kiel Ain Sof en la KabaloBrahmao en Hinduismo. En la kristana gnostikismo tiu origina Dio estis konata ankaŭ kiel Unua Eono. De tiu unueca komenciĝo, la Unuo spontane emanis aliajn parajn eonojn, potence ĉiam pli malsuperajn. La lastaj de tiuj paroj estis formitaj de Sofia kaj Kristo. La tuta eonaro, kune, konstituas la Pleromon, aŭ la plenecon de Dio, kaj tiel la eonoj ne devus esti konsiderataj kiel entaĵoj malsamaj el Li, sed kiel simbolaj abstraktaĵoj de la dia naturo.

Sofia en la gnostikaj kodeksoj de Nag Hammadi redakti

En la kodeksoj de Nag Hammadi, Sophia alestiĝas siziĝa (para) kun Jesuo Kristo (estinte kunemanata kun li, ŝi formas kun li intiman unuecon. Kaj estas identigata kun la Sankta Spirito de la Triunuo. Laŭ la teksto "Pri la Origino de la mondo", Sofia estas priskribita kiel tiu kiu generis sen sia vira partnero: el tiu afero alestiĝis la Demiurgo (Satano) aŭ la hebrea Dio Javeo (nomata ankaŭ Yaldabaoth, Samael), kreinto de la materia universo, kaj do de la homo, kaj malsupera-dio malbona, ĉar Sofia ĝin generis sen sia siziĝa Jesuo, provante malfermi breĉon en la barilo inter si kaj la nekonebla Bythos.

Sed ĉar en la kreita homo restis enprizonigita dia fajrero, por ĝin liberigi aparis sur la tero Jesuo Kristo kiu sukcesis reveki en la homo konscion pri lia digneco dia, nome pri la spuroj de Sofia restinta en li.

Krome Sofia estas pentrata kiel tiu kiu detruos Satanon/Yaldabaoth/Javeon kaj tiun materian universon kaj ties ĉielojn.

Falo kaj elaĉeto de Sofia redakti

Tamen, la angoro kaj timo de Sofia pro la risko perdi la vivon sammaniere per kiu ŝi perdis la lumon de la Unuo, provokis en ŝi konfuzon kaj deziron reveni al ĝi. Pro tiu timo, hazarde alestiĝis la materio (greke: hyle) kaj la animo (greke: psyĥe) pere de la kvar elementoj fajro, akvo, tero, kaj aero. Laŭ iuj gnostikaj fontoj Ŝi sukcesis enirigi en la homajn kreitulojn dian fairerojn kiuj igos farebla ilian elaĉeton. Post tiuj eventoj de Sofia, la elaĉetinto (Kristo) revenis kaj al ŝi permesis denove reakiri la perditan lumon, ŝin remetante al la kontakto kun la Spirito.

En ĉio tio dominas la alegoria interpreto, pro kio la gnostikaj figuroj flanĝas en dekoj da malsamaĵoj; ankaŭ la evangelia historio de Jesuo, laŭ ili, estas alegoria: li ne estas vivanta estulo en historia kunteksto, sed Ekstera Mistero uzata kiel enkonduko al la Gnozo.

Sofia en judismo kaj en negnostikaj kristanismoj redakti

Judismo redakti

Ankaŭ se la "Dia Sofia" estas centra en multaj gnostikaj movadoj, ŝi ne estas ekskluziva de gnostikismo. Sofia kiel "Saĝo de Dio" (Chokmah hebree) aperas en la Biblio en la libro de Sentencoj de Salomono (aparte en ĉap. 8 22-31 en kiu Sofia parolas kvazaŭ estulo tute subsistanta), en Psalmoj, en la, por la plejgranda parto de la kristanaj eklezioj kanona, Saĝo de Salomono kaj en la Nova Testamento. En judismo Sofia korespondas al la Ŝekinah, "la Gloro de Dio", figuro kiu plenumas ŝlosilan rolon en la kosmologio kiel esprimo de la virina aspekto de Dio. Kiel la gnostika Sofia, la Ŝekinah duforme rolas: ŝi sidas flanke de Dio, sed ankaŭ estas ekzilita en la mondo de la materio, la Malkuth.

Rusa Ortodoksa Kristanismo redakti

Dum certa periodo, en la rusa ortodoksa eklezio, Sofia estis individuigita de iuj teologoj kiel ŝlosilo-figuro por la kompreno pri Dio. Inter ili la plej famaj Vladimir Solovjov, Pavel Aleksandrovič Florenskij, Nikolaj Berdjaev kaj Sergej Nikolajevič Bulgakov, kies libro Sofia: La Saĝo de Dio reprezentas la apoteozon de la Sofialogio. Lia verko, tamen, estis denuncita ĉe la rusaj ortodoksaj aŭtoritatoj kiel hereza. Laŭ Bulgakov, Sofia estis sur la sama plano de la Sankta Triunuo, aganta kiel virina aspekto de Dio kune kun la tri Viraj principoj (Patro, Filo, kaj Sankta Spirito). Tio, pliprecize, kontraste kun la oficiala orienta Ortodoksa Eklezio, kiu asertis ke Sofia estas la sama persono de la Filo (virine priskribata en la Malnova Testamento) ĉar "Sofia", en la greka lingvo de la Septuaginto, estas virina termino), kiu enkarniĝis en Jesuo Kristo.

Katolika Eklezio kaj Reformaciaj Eklezioj redakti

En la Katolika Eklezio la figuro de Sofia estis forlasita ĝis kiam Hildegard de Bingen rakontis, ke mem havis pri ŝi vizion kaj ŝin celebris kiel kosman figuron jen skribe jen arte, ŝin prezentante vestita per ora surmetaĵo ornamita per altvaloraj gemoj.

Ene de la angla protestanta medio de la 17-a jarcento, la mistikulino kaj teozofulino Jane Leade, verkis diversajn priskribaĵon de siaj vidpunktoj kaj de siaj dialogoj kun la Virgulino 'Sofia' kiu, ŝi diris, al si rivelis la spiritan disvolviĝon de la kosmo. Tamen, krom tiu vidpunkto iom stranga, kutime la doktrino pri Sofia de la protestantaj kaj reformitaj eklezioj ne distanciĝas el la katolika koncepto.

La virina fizionomio de Sofia, kiu estas dia prerogativo de Kristo Difilo, altiris kelkajn ĝin kompari kun la Virgulino Maria, tiom admirata kaj kultata de katolikismo kaj ortodoksismo kaj aliaj eklezioj. La komparo tamen ne havas sencon ĉar la Virgulino Maria estas pura kreitulo, kvankam laŭdecide Dio, influa ĉe Dio, dum al Sofia estas atribuataj diaj karakteroj.

Konkludoj redakti

La precipa malsamaĵo inter la gnostika ideo pri Sofia kaj tiu de la oficialaj eklezioj, estas ke laŭ la duaj, ŝi ne falis kaj ne bezonas elaĉeton. Krome, por kristanismo ŝi ne estas figuro tiom centra kiom por la gnostikuloj. Laŭvere, se oni esceptas la mistikulojn kaj teologojn supre menciitajn, en multaj teologoj ŝi ne estas figuro grava kaj teologia altira, aparte en la okcidentaj eklezioj [[Katolikismo, Protestantismo ktp). En la tradicioj orientaj ĝenerale, aparte en tiuj ordodoksaj, Sofia estas konsiderata, sed kutime restas koncepto nekomprenata kaj flankelasata.

Notoj redakti

  1. ”Kristana” ne signifas “laŭ la kristana ortodokseco”.

Bibliografio redakti

  • Caitlin Matthews, Sophia: Goddess of Wisdom (Londono: Mandala, 1991) ISBN 0044405901
  • Brenda Meehan, ‘Wisdom/Sophia, Russian identity, and Western feminist theology’, Cross Currents, 46(2), 1996, pp 149–168
  • Thomas Schipflinger, Sophia-Maria, (germanlingva), 1988.
  • Arthur Versluis, Theosophia: hidden dimensions of Christianity (Hudson, NY: Lindisfarne Press, 1994) ISBN 0940262649
  • Arthur Versluis, Wisdom’s children: a Christian esoteric tradition (Albany, NY: SUNY Press, 1999) ISBN 0791443302
  • Arthur Versluis (eld.) Wisdom’s book: the Sophia anthology (St.Paul, Min: Paragon House, 2000) ISBN 1557787832

Vidu ankaŭ redakti