Sankta Sofia Martirino (mortiĝis en la jaro 137) estas adorata en la Ortodoksa Kristana Eklezio la 17an de Septembro. Naskiĝinta en Italio, Sofia havis tri filinojn: nome Fido, Espero kaj Karitato, kiuj estis tiele nomitaj laŭ la virtoj menciitaj de Sankta Paŭlo en Korintanoj 1, 13.[1]

Onidire la filinoj estis martirigitaj dum la regado de Hadriano (117–138). La soldatoj torturis unu post alia ĝis la morto kolopode devigi ilian patrinon, Sofia, rezigni fidon en Kristo. Poste, Sofia entombigis la korpojn de siaj filinoj kaj restis ĉe ties tomboj dum tri tagoj ĝis ankaŭ ŝi mem mortiĝis.

Notoj redakti

  1. La nomo de Sofia signifas "saĝeco" en greka. La filinaj nomoj estus en greka Pistis, Elpis, kaj Agape. En ukraina, ili estas Віра, Надія і Любов (Vira, Nadia kaj Ljubov'). En rusa, ili estas Vera, Nadezhda, kaj Ljubov. En bulgara, ili estas Вяра, Надежда и Любов (Vjara, Nadezhda kaj Ljubov).

Eksteraj ligiloj redakti