Sofio la ĝirafo (france: Sophie la girafe ®) estas ludilo por suĉinfanoj kreita en 1959 de Societo Delacoste[1],[2] en Asnières-sur-Oise. Fariĝinte kulta objekto en Francio, tiu ludilo estas nun fabrikata de la entrepreno Vulli en Haute-Savoie, situanta en Rumilly, kiu reaĉetis la entreprenon Delacoste en 1981, antaŭ ol transloki ties produktadon al sia sidejo komence de la 1990-aj jaroj.[3]

Bebo ludanta per Sofio

Historio redakti

La origino de la kreado de "Sofio la ĝirafo" havas plurajn versiojn. Tiu ludilo estus kreita de iu s-ro Rampeau[4],[5], fakulo pri transformado de natura kaŭĉuko per rotacia muldado, laboranta en la entrepreno Delacoste en Asnières-sur-Oise, kvankam aliaj fontoj indikas kun pli granda certeco, ke la responsuloj de la societo Delacoste uzis kaj adaptis usonan teĥnikon de muldado de latekso nomitan « procedo Rampel »[3]. La unuaj ekzempleroj datiĝas de 1959 kaj tiam estis simple nomitaj « la eta Ĝirafo » (france: « la petite Girafe »). Komerca eltrovo kondukis al ties oficiala « bapto » la 25-an de majo 1961, daton de Sankta Sofio kies nomon ĝi havas de tiam[3],[6],[4].

En 1981, la firmao Vulli aĉetis la entreprenon Delacoste kaj daŭrigis la produktadon en pariza regiono antaŭ ol transloki ĝin al Rumilly en 1991[3] kaj definitive fermi la sidejon en 1993, ne sen kaŭzi problemojn de industria poluado[7],[8].

En 2001, la sojlo de dek milionoj da venditaj ekzempleroj estis superita.[3] En 2010, la kvindek miliona eta ĝirafo estis fabrikita, ĉiam per kompleksa procedo[3] pli proksima al metiarto ol industrio, tial ke necesas ne malpli ol 14 permanaj operacioj por ĝin fabriki[4]. En 2009, tiu ludilo ĉiam havas grandan sukceson kaj grandan kreskon per 800,000 venditaj ekzempleroj de "Sofio la ĝirafo", plejparte en Francio, sed havebla en 40 landoj[5]. En 2009, "Sofio la ĝirafo" estis elektita produkto de l'jaro en Usono fare de « Astra », la plej granda usona asocio de po-detalaj vendisto, specialistoj pri ludiloj[5]. Tiu premio rekompencas la plej amuzan, unikan kaj sekuran ludilon por infanoj en la mondo.

Priskribo redakti

Temas pri Ĝirafo el natura kaŭĉuko devenanta de Hevea, mola, 18 cm-ojn alta, ŝablone makulita per nigraj kaj brunaj makuloj, malplena, kun fajfilo eliganta karakterizan knaron. Ĝi estas destinita al kelk-monata suĉinfano, ĉefe pro pluraj aspektoj de ties vekiĝo kaj dent-mordetado[4]. Modelo preskaŭ ne evoluis en sia aspekto depost ties kreado[5].

Tiu ludilo aparte vekas ĉiujn sensojn de bebo: vido per ties kontrastaj koloroj, tuŝo per ties reliefaj partoj - prenado estas facila danke al ties grandeco kaj formo -, aŭdo danke al ties fajfilo, kaj ankaŭ odoro kaj gusto, danke al 100% natura kaŭĉuko. La uzata farbo estas el nutraĵa kvalito, sekve la ludilo povas esti sendanĝere mordetita.

Anekdoto redakti

"Sofio la ĝirafo" aperas en la lasta sceno de la filmo Elle s'appelait Sarah, kie ĝi estas nomata Lucy.

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti