Sofja Kovalevskaja

rusa matematikistino

La rusa matematikistino Sofja ["Sonja"] Vasiljevna KOVALEVSKAJA [kavalefskaja] (origine: Krukovskaja) (naskiĝis la 15-an de januaro 1850 en Moskvo, mortis la 10-an de februaro 1891 en Stokholmo) estis matematikisto, verkisto, dramisto kaj poeto de rusa deveno, vivanta en plenaĝeco en Germanio kaj Svedio. Ŝi estis la unua virino nomumita profesoro pri matematiko, kaj inter la unuaj virinoj, kiuj laboris en scienca revuo kiel redaktoro.[1] Unu el la unuaj virinoj okupiĝantaj pri matematiko en Rusio kaj multe kontribuis al la kampoj de analizo, diferencialaj ekvacioj kaj mekaniko.

Sofja Kovalevskaja
Persona informo
Naskonomo Софья Васильевна Корвин-Круковская
Naskiĝo 3-an de januaro 1850 (1850-01-03)
en Moskvo, Rusia Imperio
Morto 10-an de februaro 1891 (1891-02-10) (41-jaraĝa)
en Hedvig Eleonora parish, Svedio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per virusa pneŭmonito vd
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo vd
Lingvoj rusagermanasvedafranca vd
Loĝloko MoskvoStokholmo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSvedio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de StokholmoUniversitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino • Miguel Hernández University of Elche vd
Subskribo Sofja Kovalevskaja
Familio
Dinastio House of Kovalevsky vd
Patro Vasily Vasilyevich Korvin-Krukovsky vd
Patrino Yelizaveta Korvin-Krukovskaya vd
Gefratoj Anne Jaclard vd
Edz(in)o Vladimir Kovalevsky vd
Infanoj Sofia Kovalevskaya vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikisto • romanisto • universitata instruisto • komunardo • verkisto vd
Laborkampo matematikomeĥanikodiferenciala kalkuloanalitikoparta diferenciala ekvacioliteraturo vd
Doktoreca konsilisto Karl Weierstrass vd
Verkado
Verkoj teoremo de Cauchy-Kovalevskaja ❦
integrebla rigida korpo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
RR5110-0034R 150-летие со дня рождения С.В. Ковалевской.gif
150-летие со дня рождения С.В. Ковалевской150a datreveno de la naskiĝo de S.V. Kovalevskaja
Poŝtmarko de Sovetunio, 1951

La filino de generalo jam frue evoluigis veran pasion pri la matematiko, sed kiel virino ŝi havis neniun ŝancon studi tiun ĉi fakon en rusa universitato. Iri eksterlanden ankaŭ ne estis facile realigeble, ĉar rusaj virinoj ne posedis propran pasporton kaj tiel nur povis vojaĝi en akompano de la patro aŭ la edzo. Ĉar ŝia patro ne subtenis la matematikajn inklinojn de sia filino, Sofja en la jaro 1868 edziniĝis al la estonta paleontologo Vladimir Kovalevskij kaj vojaĝis kun li unue al Vieno kaj poste al Heidelberg.

En ambaŭ urboj ŝi ja ricevis la permeson aŭskulti prelegojn, sed enmatrikuliĝon ŝi en Heidelberg nur atingis post personaj interparoladoj kun la koncernaj profesoroj. Ekde 1870 ŝi deziris daŭrigi siajn studojn en Berlino, ĉe Karl Weierstrass, unu el la plej renomaj matematikistoj en tiu ĉi tempo. La profesoro rapide rimarkis la grandajn matematikajn kapablojn de sia nova studentino, tamen ne sukcesis konvinki la konservativan estraron de la Berlina Universitato, kaj tiel donis al ŝi privatajn lecionojn.

Ekde 1872 Sonja Kovalevskaja verkis tri laboraĵojn pri partaj diferencialaj ekvacioj, la dinamiko de la ringoj de Saturno, kaj pri la temo de elipsaj integraloj, kiuj servu kiel doktora disertacio. En la jaro 1874 ŝi doktoriĝis en Universitato de Göttingen kun bonega rezulto. Mallonge poste ŝi kune kun sia edzo revenis al Rusio, sed tie ŝi ne sukcesis trovi laboron kiel matematikistino. La rilato inter la geedzoj fakte estis ege ŝanĝiĝema: Kvankam ili origine geedziĝis nur pro praktikaj kialoj, la paro dum longa tempo vivis kune kaj en 1878 naskiĝis la komuna filino. Tamen gravaj problemoj kaj kvereloj ofte disigis la partnerojn, kaj en 1881 Sofja definitive forlasis sian edzon, kiu du jarojn poste mortis.

Ekde 1884 Sofja laboris kiel profesorino en la ĵus fondita Stokholma Universitato – la unua virina profesoro en Eŭropo[2]. Dum la unua semestro ŝi prelegis ankoraŭ en la germana lingvo, sed duonan jaron poste ŝi jam kapablis prelegi svede. Ŝi krome kunredaktis la revuon Acta Mathematica kaj engaĝiĝis por la egaleco de viroj kaj virinoj. Kvankam Svedio estis relative progresema, inaj sciencistoj ankoraŭ estis esceptoj kaj devis elteni fortajn atakojn. August Strindberg ekzemple skribis pri Sofja Kovalevskaja: “Virino kiel matematikisto estas damaĝa kaj malagrabla estaĵo... La invito al Svedio, kie fakte estas sufiĉe da matematikistoj multe pli kapablaj ol ŝi, nur rezultas el la ĝentileco de la svedoj al la virinaro.”

En la jaro 1888 Sofja Kovalevskaja per sia teorio pri la rotacio de firma korpo ĉirkaŭ fiksa punkto gajnis la Premion Bordin, disdonatan de la Franca Akademio de Sciencoj. La kontribuaĵoj al la konkurso alvenis anonime, kaj la ĵurio prijuĝis la laboraĵon de la nekonata sendinto tiel bona, ke oni decidis altigi la monsumon de la premio de 3000 al 5000 frankoj.

En la jaro 1889 Sofja Kovalevskaja fariĝis korespondanta membro de la Peterburga Akademio de Sciencoj. Samtempe ŝi atingis, ke ŝia posteno en la Stokholma Universitato – origine limigita al 5 jaroj – plilongiĝis al dumviva posteno. Bedaŭrinde ŝi ne povis ĝui tiun ĉi honoron dum longa tempo: Jam du jarojn poste ŝi mortis en la aĝo de nur 41 jaroj de pulmomalsano akirita dum trajnvojaĝo.

Verkoj redakti

Kovalevski kunverkis du teatraĵojn kun Anne Charlotte Edgner-Leffler. Unu el ili estis "La lukto por feliĉo - kiel ĝi estis kaj kiel ĝi devus esti", en 1889 ŝi verkis la "Fratinoj Rijevski" pri la rusia revolucia movado en ĝia komenciĝo. Ŝi ankaŭ verkis romanon nomatan "Nihilisma knabino" (1890) kaj la memuaron "Rusa infanaĝo".

La verkisto Alice Munro verkis rakonton nomatan Too much Happiness tro da feliĉo inspirita de la historio de la vivo de Kovalevski. [3]

Referencoj redakti

  1. Britannia enciklopedio pri Sofya-Vasilyevna-Kovalevskaya
  2. Kovalevsky, Sonja (svede). Nordic Women's Literature. Alirita 2021-09-20.
  3. Alice Munro, Too much Happiness, Vintage International, 2009, Acknowledgments