Sojlo

malsupra parto de la porda kadro

Sojlo estas trabo sub pordo por fermi la spacon inter la pordo kaj la planko. En sekaj lokoj la sojlo ofte estas farita el durligno, plej ofte el fagoligno.

Sojlo
Novedzo portas sian novedzinon trans la sojlo

Laŭ Francisko Azorín Sojlo estas Kuŝanta peco, ŝtono, trabo, ĉe aperturo, laŭlonge ĉe muro, sub la apogekstremo de trabaro, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina solium, solum (tereno, planko).[2]

Sojlo ankaŭ estas aplikata por fari transiron inter du diversaj plankoj, ekzemple ŝtono kaj tapiŝo. Plue sojloj uzatas kiel akvobarilo, ekzemple sub la pordo de banĉambro al koridoro. En tiu formo la sojlo plejofte estas el (dur)ŝtono.

Superstiĉo redakti

  • En antaŭaj tempoj, speciale sur la kamparo, la superstiĉo ekzistis ke la diablo loĝus sub la sojlo de ĉiu domo. Tial estis tabuo dum la en- aŭ eliro de la domo surpaŝi la sojlon; tio nome vekus la diablon kaj alportus malfeliĉon. Oni do devis transpaŝi la sojlon.
  • El tiu superstiĉo ankaŭ devenas la kutimo ke novedzo portas sian novedzinon trans la sojlon de la domo. Pro ŝia geedziĝa robo ŝi ne bone vidas kien ŝi metas la piedojn. Por preventi malbonan geedziĝon, la novedzo portas sian novedzinon trans la sojlo.

Vidu ankaŭ redakti

  • Gambo por la vertikala peco de aperturo
  • Lintelo por la supra peco de aperturo

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 187.
  2. Azorín, samloke.