Sokolov

distrikta urbo en Ĉeĥio

Sokolov estas distrikta urbo en Ĉeĥio kun 22 227 loĝantoj (2023), situanta en okcidenta Bohemio, 16 km okcidente de urbo Karlovy Vary. La industria centro en valo de rivero Ohře estas centro de ampleksa regiono de minado de brunkarbo. En la ĉirkaŭaĵo estas vico da minejoj, hidroelektrejoj kaj ĥemiaj uzinoj, kiuj tre difektigas vivmedion. Rekte en la urbo estas ĥemia industrio, maŝinindustrio, vitroindustrio, poligrafia industrio kaj teksindustrio. Ampleksa konstruado de loĝkvartaloj.

Sokolov
(Falknov nad Ohří)
germane Falkenau an der Eger
urbo
Sokolova kasteleto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sokolov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Sokolov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Riveroj Ohře, Svatava
Situo Sokolov
 - alteco 401 m s. m.
 - koordinatoj 50° 10′ 00″ N 12° 39′ 00″ O / 50.16667 °N, 12.65000 °O / 50.16667; 12.65000 (mapo)
Areo 22,9 km² (2 290 ha)
Loĝantaro 22 227 (2023)
Denseco 970,61 loĝ./km²
Baseno Sokolova baseno
Unua skribmencio 1279
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 356 01 - 356 05
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560286
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 18
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sokolov
Retpaĝo: www.sokolov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Staré Sedlo, Březová, Horní Slavkov, Svatava, Dolní Rychnov, Citice, Těšovice, Rovná, Královské Poříčí kaj Loket.

Historio redakti

Devene tio estis vilaĝo el la 2-a duono de la 13-a jarcento nomata Sokolí Dvůr. La vilaĝo fariĝis urbo en la jaro 1313, en la jaroj 13661434 Sokolov estis reĝa urbo. Post husanaj militoj ĝi denove enfalis en servutulan administradon. Ekde la 1-a duono de la 15-a jarcento ĝis batalo sur Blanka Monto ĝi estis posedaĵo de familio de Šlik-anoj, post la jaro 1622 ĝi apartenis al Nostic-anoj. En la 19-a jarcento ligis al la minado grandega industria evoluo, kiu forŝovis ĝis nun superantan agrikulturan produktadon (en la ĉirkaŭaĵo estis vico da vinberejoj). Plimulto da loĝantoj estis post la dua mondmilito forŝovita Germanion. Sokolov ricevis sian nomon en la jaro 1948, antaŭe ĝi nomiĝis Falknov.

Baroka kastelo devenas el la 2-a duono de la 17-a jarcento, ĉirkaŭ la jaro ĝi estis empire alikonstruita. Nuntempe ĝi estas sidejo de Minista muzeo. Urbodomo en placo estas el la jaroj 18201830. En la placo staras statuo de falkbredisto (falko estas ĉeĥe sokol) el la fino de la 18-a jarcento. Laŭ mito li estis fondinto de la urbo (de tie devenas germana nomo Falkenau – Falknov; ĉeĥe poste Sokolov laŭ sokol).

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 370
18805 250
18906 530
19007 376
19108 867
192110 151
JaroLoĝantoj
193011 381
19508 977
196117 574
197020 015
198028 523
199125 210
JaroLoĝantoj
200125 081
201423 879
201623 678
201723 546
201823 438
201923 241
JaroLoĝantoj
202023 033
202121 484
202222 097
202322 227