La Nigra solanolatine Solanum nigrum estas plantospecio el la genro de la Solano (Solanum), kiu preskaŭ disvastiĝis tutmonde kiel ruderala planto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Solanum nigrum

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Solanaloj, Solanales
Familio: Solanacoj, Solanaceae
Genro: Solano, Solanum
Solanum nigrum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

La nigra solano estas unujara, herba planto, kiu povas atingi altecon de pli ol 70 cm. La surfaco de ĉiuj plantsurfacoj povas havi malmultajn aŭ multajn haron. La triĥomoj estas simplaj aŭ plurĉelaj kun glandoj. La tigoj ne ligniĝas ĝis la bazo.

 
folioj, floroj kaj fruktoj de la nigra solano

La malhelverdaj folioj longas inter 2,5 und 7,0 cm kaj larĝas inter 2,0 kaj 4,5 cm – malofte ĝis 6,0 cm . Ili estas ovoforma,j ovoforme oblongaj ĝis lancetaj. La folirando estas glatranda ĝis denta.

Floraroj kaj floroj redakti

 
floraro kun pluraj floroj

La nigra solano floras de junio ĝis oktobro. La floraro staras en la akseloj de la mezaj ĝis supraj folioj. Ili estas simplaj, maldensaj kaj ŝajnumbelo havas el kvin ĝis dek kaj malofte nur tri florojn. La florartigoj longas de 14 ĝis 28 mm, malofte nur 8 mm. La sonorilformaj sepaloj longas 1,2 ĝis 2,5 mm. La kvin blankaj stelformaj peltatoj estas travideblaj direkte al la centro de floro. La korono havas diametron de 5 ĝis 7 mm. La stamenoj estas dense harkovritaj. La stiluso longas 2,8 ĝis 3,5 mm. Tipaj polenigantoj de la nigra solano estas sirfidoj (Syrphidae), mielabeloj (Apis) kaj burdoj (Bombus).

Fruktoj kaj semoj redakti

 
semoj de la nigra solano

La fruktoj havas grandecon de 6 ĝis 10  larĝaj, ovoformaj beroj, du po kamero kaj sukoza perikarpo sen ŝtonĉeloj. La koloro de la beroj varias inter malbrile violkolora, nigra kaj flave verda. Ĉiu bero enhavas inter 26 kaj 60 semoj.

Enhavosubstancoj redakti

Pro la alta procentaĵo de alkaloidoj, antaŭ ĉio en nematuraj beroj, la planto ofte estas priskribita kiel venenoplanto, sed la maturaj beroj kaj la folioj estas uzataj en kelkaj partoj de la mondo kiel legomo.

Ĉiuj partoj de la nigra solano enhavas la steroidajn alkaloidojn nome solanino, solasonino, solamargino kaj ĉakonino. La koncentraĵo de tiuj substancoj tre varias depende de la klimato kaj grundtipo. La koncentraĵo malaltiĝas dum la aĝo la planto. Ial ekzistas tiu ambigua klasifikado kiel nutraĵplanto au venenoplanto.

Disvastigo kaj kreskoloko redakti

 
nigra solano kun fruktoj
 
en decembro la planto kolapsas

La planto hejmiĝas en tuta Eŭropo, grandaj partoj de Afriko, la proksima oriento, Hindujo, Ĉinujo, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Nordameriko. La geografia origino ankoraŭ ne estas klara. Oni supozas, ke ĝi estas Eŭrazio.

La nigra solano havas kreskejojn inter 0 kaj 3000 metroj super marnivelo. La specio tre aklimatiziĝas je diversaj cirkonstancoj, sed ĝi ne povas transvivi longajn sekajn periodojn. Ofte la planto kreskas ce ŝoserandoj, relvojaj talusoj, heĝoj, rande de agrikulturaj kampoj, akvejoj kaj rubejoj kaj neuzataj areoj.

La planto ne toleras froston. Optimaj temperaturoj estas inter 20 kaj 30 °C.

Sistematiko redakti

Botanika hoistorio redakti

 
historia ilustraĵo el Johann Georg Sturm: Deutschlands Flora in Abbildungen(la flaŭro de Germanujo en bildoj) (1796)

Jam la unua-jarcenta romia klerulo Plinio la Maljuna menciis la specion en siaj skribaĵoj, same pli postaj plantologoj, inter ili ankaŭ Dioskorido.

La konata unua taksonoma esploro de la nigra solano kaj parencaj specioj estis de Johann Jacob Dillen, kiu en 1732 priskribis kvar diversajn taksonojn. La botanika unua priskribo de la nigra solano faris en 1753 Carl von Linné en sia verko „Species Plantarum“. Nur dum la revizio de la sekcio Solanum por la jaro 1972 publikigota Flora Europaea volumo 3 evidentiĝis, ke en Eŭropo ekzistas du diversaj formoj de tiu specio. La plej disvastigita formo estis nomita subspecio Solanum nigrum subsp. nigrum, la dua, pli malofta specio nomiĝas Solanum nigrum subsp. schultesii.

Ekstera sistematiko redakti

Ene de la genro Solanum la specio estas enordigita en sekcio Solanum, kiu parte estas enordigita kiel la sekcio Morella aŭ kiel Solanum nigrum-komplekso. La specioj de tiu sekcio formas poliploidan serion, kun diploida (2n = 2x = 24), tetraploida (2n = 4x = 48) kaj heksaploida (2n = 6x = 72) reprezentantoj, ankaŭ kiel oktoploida formo. Solanum nigrum estas heksploida, dum la frue ofte al la specio kalkulita specio Solanum americanum kaj Solanum scabrum diploidaj kaj heksaploidaj.





 Solanum villosum




 Solanum nigrum



 Solanum scabrum





 N.N. 




 Solanum americanum



  • kladogramo laŭ Dehmer04

Interna sistematiko redakti

 
tigo de Solanum nigrum subsp. nigrum estas maldense harkovrita.
 
la tigo de Solanum nigrum subsp. schultesii dense kovrata de glandaj haroj.

Ene de la specio oni distingas du subspeciojn:

  • Solanum nigrum L. subsp. nigrum
  • Solanum nigrum L. subsp. schultesii (OPIZ) WESSELY

Uzado redakti

Nutraĵo redakti

 
la maturaj nigraj fruktoj estas ofte manĝataj.

La folioj estas uzataj kiel spinacsimila legomo. La maturaj beroj estas manĝataj kiel fruktoj. Preparmaniero el Malavio konsistas el aldono de planta kalia karbonatonatria karbonato, ternuksa butero kaj salo.

La maturaj fruktoj estas manĝataj en partoj de Afriko, sed ankaŭ en Nordameriko, Hindujo kaj Ĉinujo, Rusujo kaj Kazaĥio. En Nordameriko la fruktoj estas nomataj miraklobero („Wonderberry“). Ili taŭgas por fari konfitaĵon.

Referencoj redakti

[1]

Eksteraj ligiloj redakti

  1. Jennifer M. Edmonds, James A. Chweya: Black Nightshades – Solanum nigrum L. and related species (PDF; 2,8 MB). International Plant Genetic Resources Institute, Rom, Italien 1997, ISBN 92-9043-321-3.