Solanum pseudolulo

Solanum pseudolulo pseŭdolulo estas subtropika multjara planto de nordokcidenta Sudameriko. La pseŭdolulo estas granda herba planto kun korformaj folioj. La planto estas konata en sia hejmlando ankaŭ laŭ la nomo luluo de perro. Kvankam ĝi havas manĝeblajn fruktojn, ĝi multobliĝas kiel herba specio en mezaj altecoj de Kolombio kaj Ekvadoro. La frukto estas rigardata kompare kun la vera luluo kiel malplivalora. Male al la luluo, la pseŭdoluluo bezonas pli sunĝuajn kreskejojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
pseŭdolulo
malgranda semplanto , kelkaj monatoj aĝaj
malgranda semplanto , kelkaj monatoj aĝaj
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj
Klaso: Dukotiledonaj
Ordo: Solanaloj, Solanales
Familio: Solanacoj, Solanaceae
Specio: S. pseudolulo
Solanum pseudolulo
HEISLER
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La frukto estas granda bero, kiu estas en nematura stato verda kaj poste flava aŭ flave oranĝa. La oranĝkolora aŭ flava fruktokarno enhavas malgrandajn semojn. La specio valoras esti esplorata kiel agrikultura fruktoplanto.

Taksologio redakti

Ene de la genro Solanum la specio Solanum pseudolulo estas parto de la grupo „Leptostemonum”. Ene de tiu grupo S. pseudolulo apartenas al la „Lasiocarpa“-grupo. Aliaj specioj de tiu grupo estas: Solanum candidum, Solanum hyporhodium, Solanum lasiocarpum, Solanum felinum, Solanum quitoense, Solanum repandum kaj Solanum vestissimum. Kelkaj de tiu specioj havas pikilojn kaj tre similan foliformon; multaj havas manĝeblajn fruktojn; hibridoj inter la specioj eblas.

Eksteraj ligiloj redakti