Soldatoj de Irlando

politika partio en Irlando

Fianna Fáil (elparolata [FI-ena fojl]; signifo en la irlanda: Soldatoj de IrlandoSoldatoj de la sorto) estas politika partio en Irlando. Ĝin fondis Éamon de Valera en 1926, kaj ĝia nuna estro estas Micheál Martin. La antaŭa estro Brian Cowen ĝis marto 2011 estis la Taoiseach, la ĉefministro) de Irlando.

Soldatoj de Irlando
Fianna Fáil
partio
Lando  Irlando
Estro Micheál Martin
Fondiĝo La 23-an de marto 1926
Ideologio liberalismo, konservativa centrismo
Internacia aliĝo eŭrope ELDR, EP-frakcio ALDE
Retejo www.fiannafail.ie
vdr

Dum la 20-a kaj la komenco de la 21-a jarcento ĝi estas la plej granda partio politika en la Irlanda Respubliko kun proksimume 72 000 membroj. Ĝi formis la registaron de Irlando dum sep periodoj ekde la sendependeco: 193248, 195154, 195773, 197781, 1982, 198794, kaj ekde 1997-2011. Antaŭ la parlamenta baloto de 2011 ĝi estis la plej granda nacia politika partio, aktuale ĝi konsistigas la trian plej grandan partion.

Post ĝia kreado, la partio el ekstremisma centra-maldekstra fariĝis la ĉefa partio de la lando, precipe centra, ekde la 1930-aj jaroj.