Solidareco Batalanta

Solidarność Walcząca (Solidareco Batalanta) – pola kontraŭkomunista konspira organizaĵo fondita en Vroclavo junie 1982 de Kornel Morawiecki.

Solidareco Batalanta
organizaĵo
Komenco 1982 vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Vroclavo
Ĉefestro(j) Kornel Morawiecki vd
vdr
univ. d-ro Kornel Morawiecki - la fondinto de la Solidareco Batalanta, foto: 2010
La Kristnaskaj Bondeziroj de Solidareco Batalanta, 1985
Andrzej Kołodziej, aktivulo de Solidareco kaj Solidareco Batalanta
La nelegala logotipo de Solidareco Batalanta kiu aperis kiel grafitio en Vroclavo, Placo de Kościuszko, 1989
La nelegalaj poŝtmarkoj kun Kornel Morawiecki
La Kruco de Solidareco Batalanta, reverso kaj averso, fondita en la jaro 2010

Historio redakti

Ĝi estis unu el la plej grandaj sendependecaj organizaĵoj, devenantaj de la unua en Orienta Bloko socia organizaĵo - Sendependa Aŭtonomia Sindikato Solidareco, estiĝintaj rezulte de ĝia malfondo fare de komunistaj regopovoj de Pola Popola Respubliko kaj enkonduko de la milita stato en Pollando. Inter kreintoj de Solidareco Batalanta troviĝis ĉefe aktivuloj de "Solidareco", kiuj malsame opiniis pri metodoj de la agado kaj la celo, al kiu devus strebi kontraŭkomunista opozicio. Ili akceptis batal-principon de absoluta forigo de la komunistoj de regopovo. La subtera agado disvolviĝis enkampe de eldonado, propagando, analiza kaj spiona aktivado.

La unua sukceso estis manifestacioj de la 13-a kaj 26-a de junio 1982. Miloj da loĝantoj de la urbo, pro alvoko de redakcio de la revuo „Solidarność Walcząca” iris sur stratojn, kie komenciĝis plurhoraj stratbataloj kun uzo de barikadoj. Multfoje taĉmentoj de milico devis retiriĝi.

Solidareco Batalanta presis kaj eldonis multajn broŝurojn kaj librojn kune kun 134 periodaĵoj eldonataj ankaŭ de aliaj subteraj organizaĵoj en Vroclavo, Poznano, Varsovio, Jelenia Góra, Szczecin, Lodzo, Rzeszów. Ĝi disvolvis spionan kaj kontraŭspionan agadon rilate al Sekureca Servo de Ministerio pri Internaj Aferoj helpante al kontraŭkomunistaj organizaĵoj ekter Pollando – ankaŭ en Sovetunio, aparte publikante eldonaĵojn en la rusa, ukraina kaj ĉeĥa lingvoj.

Al la plej fortaj centroj de Solidareco Batalanta apartenis – krom Vroclavo – Poznań, Gdańsk, Rzeszów kaj Supra Silezio. Koncepton de la agado utiligis estiĝinta meze de la 80-aj jaroj Federacio de Batalanta Junularo, precipe aktiva en Gdańsk kaj Vroclavo.

De la estiĝmomento ĝis 1989 Solidareco Batalanta kiel unusola konspira organizaĵo en Pollando ĉiusemajne disaŭdigis de la propra radio en Vroclavo, kaj de tempo al tempo en Varsovio, Poznań, Rzeszów kaj Zakopane.

En la jaroj 1989-1992 aktivuloj de la Orienta Fakultato de Solidareco Batalanta signife helpis per ilaro, materialoj kaj instruado al aktivuloj de sendependeco en Litovio, Latvio, Estonio, Ukraino, kaj ankaŭ en Moldavio, Kartvelio, Kazaĥio, Armenio kaj Azerbajĝano.

Bibliografio redakti

  • Alfred Znamierowski, Zaciskanie Pięści. Rzecz o „Solidarności Walczącej” (Pugnigo. Pri "Solidareco Batalanta"), Editions Spotkania, Parizo 1988, ISBN 2-86914-038-X
  • Andrzej Kołodziej, Roman Zwiercan, ...o godność i wolność. Po prostu... Solidarność Walcząca w Trójmieście w latach 1982–1990 (...pri digno kaj libereco. Simple... Solidareco Batalanta en Triurbo en la jaroj 1982-1990), Dua eldono, kompletigita, Fundacja Pomorska Inicjatywa Historyczna, Kościerzyna 2010, ISBN 978-83-62471-00-3.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti