Solidstata disko

datenkonservilo

Solidstata disko (SSD) estas datenstora aparato, kutime uzata en komputilo. Ĝi uzas fulmomemoron por stori datenojn eĉ post kiam ĝi estas malŝaltita. SSD-oj estas dezajnitaj por aliri datenojn en la sama maniero kiel tradiciaj malmolaj diskoj (HDD). Malmola disko (HDD) kutime povas esti rekte anstataŭigita per solidstata disko (SSD).

Solidstata disko
datena konservado vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo diskaparato
Partoprenanta fulmomemoro • flash memory controller • 3D XPoint • dinamika ĉefmemoro • kondensilo vd
vdr
2.5-in Serial ATA SSD
mSATA SSD

La plej bona afero pri solidstataj diskoj estas, ke ili havas multe pli rapidan leg-/skriban rapidon ol malmolaj diskoj.[1] Ili ankaŭ ne havas moviĝantajn partojn, kio signifas, ke ili ne bruas aŭ ne rompiĝas tiom facile. Tamen, SSD-oj povas esti pli multekostaj ol malmolaj diskoj. Ĉi tio ankaŭ signifas, ke kontraŭ la sama prezo, iu povas akiri multe pli da kapacito se tiu anstataŭe elektas HDD.

Hibrida disko kombinas la funkciojn de HDD kaj SSD en unu unuon. Ĝi enhavas grandan HDD kaj pli malgrandan SSD por kaŝmemoro por plibonigi rendimenton de ofte aliritaj dosieroj. Hibrida disko povas oferti preskaŭ la saman rendimenton kiel SSD kaj ĝi povas enhavi pli da kapacito. La prezo ankaŭ estas pli malalta ol tiu de SSD. La ĉefa merkato por ĉi tiu disko estas tekokomputiloj, ĉar ĉi tiuj aparatoj povas enteni nur unu diskon.[2]

La teĥnologio de solidstata disko rapide pliboniĝas kaj novaj SSD-modeloj ofte estas enkondukitaj. Tamen ili ne gajnis popularecon inter multaj uzantoj. Ni ankoraŭ trovas, ke HDD-oj ankoraŭ regas la merkaton. Oni antaŭvidas ke vendo de SSD-oj pligrandiĝos kaj renversos tiun de HDD-oj post 2020. La plej granda malavantaĝo de SSD-oj kompare kun malmolaj diskoj estas, ke SSD-oj havas limigitan kvanton da leg-/skriboj, kiun ĝi povas efektivigi antaŭ ol sektoro malsukcesas, kio ne estas granda problemo kun tradiciaj malmolaj diskoj.[3]

Referencoj redakti

  1. SSD vs HDD. StorageReview.com. Alirita 2012-06-14.
  2. Kyrnin, Mark. Getting the Performance of an SSD with the Capacity of a Hard Drive (angle). Lifewire. Alirita 2019-11-20.
  3. HDDs and SSDs: global shipments 2015-2021 (angle). Statista. Alirita 2019-11-20.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Solid-state drive en la baza angla Vikipedio.