Solonĉako (ruse kaj ukraine: Солончак; la vorto solonĉako signifas en la rusa "sala marĉo") estas sala grundotipo, kie la salo akumuliĝas ĉefe en la supra grundotavolo, la grundakvo estas ene de 1 m. Oni mezuras ĉiun salokvanton por difini la grundon. La saloenteno de la solonĉako superas 0,3%; la grundo-pH estas alkala, plej ofte iomete malpli ol pH 8,5. Sur ĝi kreskas ĉefe salotoleraj, halofitaj plantoj.

Solonĉako

Se la anstataŭigeblaj saloj superas 0,50%, oni parolas pri solonĉaka grundo. (legu ankaŭ soloneco)

Solonĉako estas trovebla en en arida ĝis malforte humida, apenaŭ drenita strukturo. Ĝian estiĝon helpas alta temperaturo, daŭra forta vento, kiuj helpas la vaporiĝon.