Someșul Mic

Someșul Mic ("malgranda Someŝ") estas rivero en Rumanio. Ĝi ekestas per kunfluo de Someșul Cald ("varma S.") kaj Someșul Rece ("malvarma S.") en la lagon Gilău, okcidente de la urbo Gilău. Oriente de Dej ĝi kunfluas kun Someșul Mare por formi la riveron Someș.

Someșul Mic
Someșul Mic en Kluĵo
rivero
Bazaj informoj
Situo Baseno de Transilvanio, distrikto Cluj
Longeco 178 km
Fluo
Fonto okcidente de Gilău, kunfluo
Enfluejo al Someș
Geografio
Trairataj urboj Gilău, Luna de Sus, Florești, Gârbău, Kluĵo, Sânnicoară, Apahida, Bucu de Mijloc, Jucu de Sus, Răscruci, Bonțida, Fundătura, Iclozel, Livada, Hășdate, Gherla, Mintiu Gherlii, Petrești, Salatiu, Mănăstirea, Mica
Alfluantoj
- Dekstraj Someșul Rece,
Feneș, Tăuți, Gârbău, Becaș, Zăpodie, Mălăroiu, Gădălin, Fizeș, Bandău
- Maldekstraj Someșul Cald,
Căpuș, Nadăș, Chinteni, Valea Caldă, Feiurdeni, Borșa, Lonea, Lujerdiu, Valea Mărului, Valea Furcilor, Orman (rivero), Nima, Chiezdul, Ocna
Map
vdr

Ĉe Florești la rivero estas barita kaj formas lagon 1,5 km longan.

Oriente de Gilău la Transilvania Aŭtovojo (Autostrada Transilvania) transpontas la riveron.

En Kluĵo la tra-urba koridoro de la rivero estas uzata por konduki elektran lineon. Multaj metal-ĉarpentaĵaj kadroj estis konstruitaj super la rivero; de ili pendas la elektraj dratoj. Ekster la urbocentro tiuj dratoj pendas ne de kadroj, sed de ordinaraj mastoj, kiuj staras apud, parte eĉ en la rivero.