Somera Olimpiko 1944

projekto de tutmonda sporta evento

La Somera Olimpiko 1944 devintus esti la 13-a olimpiko de la moderna erao, sed pro la Dua Mondmilito la evento neniam okazis.

La Internacia Olimpika Komitato en junio 1939 decidis, ke la olimpiko okazos en Londono, Britio. Aliaj kandidataj urboj estis Romo, Detroit, Laŭzano, Ateno, Budapeŝto, Helsinko kaj Montrealo.

La eksplodo de la Dua Mondmilito du monatojn pli poste malhelpis entute okazigi la Someran Olimpikon de 1944. Londono kompense ricevis la rajton okazigi la unuan postmilitan Someran Olimpikon, en 1948.



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024