Somera Olimpiko 1980

tutmonda sporta evento

La 22-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 19-a de julio 1980 ĝis la 3-a de aŭgusto 1980 en Moskvo,  Sovetunio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Leonid Breĵnev, kaj la olimpika flamo estis flamata de Sergei Belov.[1]

XXII-a Somera Olimpiko
Loko: Moskvo ( Sovetunio)
Komenca dato: La 19-a de julio 1980
Fina dato: La 3-a de aŭgusto 1980
Oficiala malfermanto: Leonid Breĵnev
Olimpika flamo: Sergei Belov
Olimpika ĵuro: Nikolaj Andrianov
Nombro de nacioj:
80
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
5 179
(4 064 / 1 115)
Nombroj de sportoj:
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 1976 1984 →
Vintra olimpiko
← 1980 1984 →
vdr
la olimpika emblemo jen en la haveno de Talino, Estonio, en 1980 ankoraŭ nelibervola parto de Sovetunio - en Talino okazis la velaj konkursoj

Preparoj kaj bojkoto redakti

Kiel signo de protesto kontraŭ la invado de Sovetunio en Afganion dum decembro 1979 kaj pliprofundigo de la malvarma milito pluraj ŝtatoj, interalie Usono, Kanado, Okcidenta Germanio kaj Norvegio, sed ankaŭ duono de Suda Ameriko, duono de Afriko kaj granda parto de Azio inkluzive de la komunisma Popola Respubliko de Ĉinio kadre de sankcioj bojkotis tiujn Somerajn Olimpikojn.

Sume, en Moskvo mankis eĉ 63 ŝtataj reprezentantoj. Organizantoj investis 9 miliardojn da usonaj dolaroj por modernigo de infrastrukturo kaj konstruo de sportaj objektoj – velad-fakoj okazis en rivero apuda al Talino - kaj ne konsentis kunfinancon fare de sponsoroj.

Ĝenerale en la evento partoprenis 81 naciaj reprezentantaroj, aŭ 5217 personoj (4093 viroj kaj 1124 virinoj). Pola ormedalisto Władysław Kozakiewicz politike famiĝis pro sia gesto.

 
... kaj jen en Podolsko

Sportaj disciplinoj redakti


Partoprenantaj naciaj teamoj redakti

 
Partoprenantaj nacioj

Klarigo: Teamoj kun klinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.

 
malgranda olimpika emblemo sen teksto

Medala klasifiko redakti

 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1   Sovetunio 80 69 46 195
2   Orienta Germanio 47 37 42 126
3   Bulgario 8 16 17 41
4   Kubo 8 7 5 20
5   Italio 8 3 4 15
6   Hungario 7 10 15 32
7   Rumanio 6 6 13 25
8   Francio 6 5 3 14
9   Britio 5 7 9 21
10   Pollando 3 14 15 32
kompleta medaltabelo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024