Something's Got to Give

Something's Got to Give estas nefinita usona filmo de 1962, reĝisorita de George Cukor por 20th Century Fox kie stelulis Marilyn Monroe, Dean Martin kaj Cyd Charisse. Temas pri reversio de My Favorite Wife (1940), nome komedio pri interseksa milito kie stelulis Cary Grant kaj Irene Dunne, kaj ĝi estis la lasta laboro de Monroe; fakte ekde la komenco ties produktorado estis interrompita pro ŝiaj personaj problemoj, kaj post ŝia morto la 5an de Aŭgusto 1962 la filmo estis abandonita. Plej el ties kompletigitaj filmeroj restis neviditaj dum multaj jaroj.

Something's Got to Give
nefinita filmo
Originala titolo Something's Got to Give
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1962, 2001
Ĝenro romantika komedio, muzika filmo
Kameraado Charles Lang, Leo Tover, William H. Daniels, Franz Planer
Reĝisoro(j) George Cukor • Jean Negulesco
Produktisto(j) Henry T. Weinstein
Scenaro Nunnally Johnson
Muziko de Johnny Mercer
Rolantoj Marilyn Monroe • Dean Martin • Cyd Charisse • Phil Silvers • Tom Tryon • Grady Sutton • John McGiver • Steve Allen • Wally Cox
Produktinta firmao 20th Century Studios
IMDb
vdr

Twentieth Century-Fox reentreprenis la tutan produktideon la venontan jaron kun ĉefe nova geaktoraro kaj produktoris sian reversion de My Favorite Wife, tiam titolitan Move Over, Darling kie stelulis Doris Day, James Garner, kaj Polly Bergen.

Geaktoroj kaj roloj redakti

  • Marilyn Monroe kiel Ellen Wagstaff Arden
  • Dean Martin kiel Nicholas Arden
  • Cyd Charisse kiel Bianca Russell Arden
  • Tom Tryon kiel Stephen Burkett
  • Wally Cox kiel Ŝuvendisto
  • Phil Silvers kiel Asekurvendisto
  • Steve Allen kiel Psikiatro
  • Robert Christopher Morley kiel Tommy Arden
  • Alexandria Heilweil kiel Lia Arden