Sonĝoj (filmo)

japanlingva filmo je 1990 reĝisorita de Kurosava Akira

Sonĝoj (夢, Yume, alinome Sonĝoj de Akira Kurosawa) estas magia realisma filmo de 1990 komponita de ok historioj verkitaj kaj reĝisoritaj de Akira Kurosawa. La filmo estis inspirita de realaj sonĝoj kiujn Kurosawa postulis esti havinta ripetite.[1] Ĝi estis lia unua filmo en 45 jaroj en kiu li estis la nura aŭtoro de la scenaro. Internacia kunproduktaĵo de Japanio kaj eksterlande, Sonĝoj estis farita kvin jarojn post Ran, kun helpo de George Lucas, Steven Spielberg, kaj financita de Warner Bros. La filmo estis prezentita ekster konkurenco en la Festivalo de Cannes de 1990,[2] kaj tiel ĝi ricevis pozitivajn rezencojn.

Sonĝoj
antologifilmo
Originala titolo
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1990, 31 maj. 1990, 25 maj. 1990, 24 aŭg. 1990
Ĝenro fantasta filmo, filma dramo, sciencfikcia filmo
Kameraado Takao Saito, Masaharu Ueda
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira • Honda Iŝiro
Produktisto(j) Steven Spielberg
Scenaro Kurosawa Akira
Loko de rakonto Japanio
Muziko de Shin'ichirō Ikebe
Rolantoj Akira Terao • Martin Scorsese • Chishū Ryū • Mieko Harada • Noriko Honma • Mitsuko Baishō • Toshie Negishi • Hisashi Igawa • Chōsuke Ikariya
Produktinta firmao Warner Bros.
IMDb
vdr

Sonĝoj frontas temojn kiel infaneco, spiriteco, arto, morto, kaj eraroj kaj trarompoj fare de homoj kontraŭ naturo.

Por tiu filmo, Kurosawa elektis temon tre diferencan el aliaj kiujn li uzis en siaj antaŭaj filmoj. Kvankam kelkaj el liaj antaŭaj filmoj (por ekzemplo, Ebria anĝelo kaj Kagemuŝa) estis inkludintaj mallongajn sonĝajn sekvencojn, Sonĝoj estis tute bazita sur la propraj sonĝoj de la reĝisoro. Interese, por la unua fojo en preskaŭ kvardek jaroj, Kurosawa, por tiu tre persona projekto, verkis sola la scenaron. Kvankam ties kalkulita buĝeto estis pli malalta ol tiu de filmoj ĵus antaŭaj, japanaj studioj estis ankoraŭ malpretaj apogi unu el liaj produktaĵoj, kaj tial Kurosawa turnis sin al alia fama usona sekvanto, nome Steven Spielberg, kiu konvinkis Warner Bros. aĉeti internaciajn rajtojn por la finkompletigita filmo. Tio faciligis, ke la filo de Kurosawa, nome Hisao, kiel kun-produktoro kaj estonta estro de Kurosawa Production, negocis prunton en Japanio kiu kovros la kostojn de la produktado de la filmo. La filmado daŭris pli ol ok monatoj, kaj Sonĝoj premieris en Cannes en Majo 1990 atingante favoran sed ne ampleksan ricevon, simile al la reago kiun la filmo generos aliloke en la mondo.[3]

Notoj redakti

  1. Prince, Stephen (1999). The Warrior's Camera: The Cinema of Akira Kurosawa. Princeton University Press. p. 303. ISBN 0-691-01046-3.
  2. "Festival de Cannes: Dreams". festival-cannes.com. Alirita en 2009-08-08.
  3. Galbraith, paĝoj 604–608

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti