La sonata formo indikas kaj la normalan strukturon de tuta verko, kaj pli specife la normigitan formon de la unua movimento. La sonata formo estas kaj maniero organizi la komponadon de verko, kaj maniero analizi ekzistantan verkon. Kvankam ĝi estis priskribita kaj nomita en la frua 19-a jarcento, la modeloj por la formo estis verkoj el la klasika periodo, plej specife tiuj de Franz Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, kaj Ludwig van Beethoven, kaj ĝiaj radikoj troviĝas en la skemoj priskribitaj en la malfrua 18-a jarcento. La ordinara priskribo de la sonata formo havas siajn radikojn en la komunpraktika periodo de harmonio, kvankam pli modernaj priskriboj de teoristoj kiel Heinrich Schenker kaj Charles Rosen asertas, ke estas unu sola tonala fono, kiu difinas ĉiujn sonatajn movimentojn.

Sonataj movimentoj dividiĝas en sekciojn. Ili povas komenciĝi per enkonduko, kiu estas ĝenerale pli malrapida ol la ĉefa movimento, kaj tiam antaŭeniras al la temprezento. La temprezento elmontras la ĉefan teman materialon por la movimento: unu aŭ du temgrupojn, ofte en kontrastantaj stiloj kaj en kontraŭaj tonaloj, kunligitajn de transiro. La temprezento tipe finiĝas per ferma temo kaj/aŭ elkonduketo. La transiro kondukas al la malvolviĝo, en kiu la harmoniaj kaj teksaj eblecoj de la tema materialo estas esplorataj, kaj kiu poste transiras al la resumo, en kiu la tema materialo revenas en la tonika tonalo. La verko povas konkludi per elkonduko post la fina kadenco de la resumo.

La "sonata formo" estas ankaŭ uzata por priskribi la strukturon de plurmovimenta verko, kontraste kun "suito", ekzemple. La "trimovimenta" aŭ "konĉerta" formo havas sonato-alegran movimenton kiel priskribite supre kiel sian unuan movimenton, malrapidan movimenton kiel sian duan movimenton, kaj rapidan movimenton, sed ne nepre alegron, kiel sian ferman movimenton. La kvarmovimentasimfonia formo havas dancan movimenton, kutime la trian, sed iafoje la duan, aldone.

Pecoj por orkestro, kiuj portas la formon de sonato, estas nomataj simfonioj (sen solistoj) aŭ konĉertoj (kun solistoj). Ĉambraj verkoj en sonata formo estas tipe nomataj laŭ la ensemblo, ekz. kordinstrumenta kvarteto, piana terceto, blovinstrumenta kvinteto, aŭ por la instrumento ludanta kun piana akompanado. Ekz., "violonĉela sonato" ĝenerale indikas sonaton por violonĉelo kaj piano, kontraste kun "sonato por violonĉelo sola".