La sonbovlo estas muzika instrumento en la formo de bovlo produktita el iu alojo. La diversaj metaloj, inkluzive oro, arĝento kaj kupro povas diferencigi ilin unu de la alia, kaj ankaŭ laŭ grandeco, koloro, dikeco de la rando kaj la strukturo de la alojo.

'Kantanta' bovlo.

La bovloj donas mirindan vibran sonon kiu provokas plej profundajn pozitivajn vibradojn en la menso kaj la tuta korpo. La tibetanoj uzas ilin por meditado.

Origino redakti

 
Granda sonbovlo en la templo Kijomizu-dera en Kioto.

Sonbovloj devenas de la tibetaj budaismaj areoj en malsamaj ŝtatoj en la Himalajo. Ili estas utiligataj kiel manĝbovloj, sindediĉaj, oferadaj bovloj, perkut-instrumentoj, relaks-apogantaj sonfontoj kaj kiel iloj por 'snoezelen' (multsensorumado). Ĉiu sonbovlo havas sian propran karakteron, tonon kaj sonkoloron.

Sonbovloj havas multajn nomojn, inter aliaj: budaismaj bovloj, kuracaj bovloj, harmoniigaj bovloj, terapiaj bovloj, terapiaj sonbovloj, kantantaj bovloj, sindediĉaj bovloj, relaksadaj bovloj, sanktaj bovloj, Tibetaj sonbovloj kaj himalajaj kantantaj bovloj.

Sonpropraĵoj redakti

La sonbovlo produktas sonon interalie frapante per frapinstrumento. Pli subtila metodo konsistas el malrapida glita cirkuligado ĉirkaŭ la rando de la bovlo pere de specifa bastono. Bovloj kreas multajn ŝvebajn supratonojn. La efiko estas atribuita al la resonanco. Tenante la sonbovlon en malsama maniero, aliaj resonancfrekvencoj fariĝas dominantaj ŝanĝante la sonon de la bovlo. En ĉi tiu okazo, la bovlo kuŝas sur tri fingroj sur la suba bovloflanko.

Sono redakti

Responda tempo
Kelkaj sonbovloj havas rapidan respondotempon kiu signifas ke la sono tuj sekvas post kiam oni alfrapas la bovlon. Aliaj bovloj unue disvolvas bordunon, precipe la bovloj kun diametro ĝis 40 cm kun dika rando. Kie unu bovlo volonte respondas je mola tuŝo alia bovlo bezonas fortan instigon.
Supratonoj
Kiel estas la okazo ĉe preskaŭ ĉiu muzika instrumento sonbovloj produktas supratonojn ĉe kiuj la supratonoj el la malalta registro de la instrumento igas la bazotono pli plenan kaj pli rondan. Tiele la naza resonanco de la supratonkantado kunfandas en bela maniero kun la supratonoj de la sonbovloj.
Pulsado
Bona sonbovlo povas produkti pulsantan sonon kiu ondas supren kaj malsupren sur perioda ritmo. Uzante diversajn frapilojn la pulsado estas knedata, etendata aŭ mallongigata, dum kiu la sono faras ondomovon kiu je regulaj intervaloj pligrandiĝas kaj malgrandiĝas.
Difekto
Ajna pozado aŭ rapida forpaso de la sono indikas difekton. Tio ĉi estas kutime kaŭzita de apenaŭ videblaj fendetoj en la bovlomantelo, kiu en ambaŭ kazoj estas fatalaj por la sono.

Specoj de sonbovloj redakti

 
Antikva sonbovlo el la Himalajo.
 
Tibeta sonbovlo.
 
Japana sonbovlo.

Estas pluraj specoj de sonbovloj klasifikeblaj diversmaniere laŭ origino, aŭ la materialo el kiu ili estas produktitaj. Distingo povas esti farita inter:

  1. Metalaj sonbovloj el la himalaja regiono
  2. : La origino kaj la alojo de la sonbovloj ne estas plene konata. Oni ĝenerale supozas ke la sonbovloj (kantbovloj) estas de Nepala origino. Ili estas ĉiukaze uzataj en la rita fajrooferaĵo de la nevaroj, popolgrupo el la Katmandua valo en Nepalo. Alta en la Himalajo, estis neniu argilo por baki ceramikajn bovlojn, kiu klarigas ke oni uzis metalajn ercojn por la fabrikado de kuirilaro. Tamen ne estas konata ke la nevaroj ekzercis forĝejan arton, ĉar ili tradicie estis urba popolo kiu ŝatis arkitekturon kaj arton, kun respondeco por la flegado de temploj.
  3. Metalaj sonbovloj el Japanio
  4. : Tiuj ĉi metalaj sonbovletoj havas diametron de nur 5 ĝis 6 cm kaj estas ritaj purigiloj asociitaj al zenbudaismo kaj la dia semo de la malnova ŝintoismo. En la ŝintoisma religio (la vojo de kamio aŭ la dioj kiuj animas la pejzaĝon) estas uzataj ankaŭ grandaj bovloj de 86 cm, la 'dobaĉi' aŭ 'keisu', kiuj ripozas kun la ronda fundo sur kuseno por ripozi por ke ili ne renversas dum frapado. Ĉinio, Tajlando, Koreio kaj Birmo ankaŭ industrie produktas bovlojn por turistoj.
  5. Ceramikaj sonbovloj el Eŭropo kaj preskaŭ el la tuta mondo
  6. : Tiuj ĉi sonbovloj estas farataj el fajro-bakita argilo. Bona ekzemplo de ĉi tiu estas la ceramiko de la Indianoj. Kiam bovloj estas plenigita el malsamaj kvantoj de akvo, ili sonigas malsamajn tonojn frapetante per bambuobastonetoj. Malgranda porcelanaj bovloj estas plenigitaj el akvo, en Barato nomate JalatrangJal Tarang. Sed ankaŭ florpotoj interne provizitaj de egala tavolo de emajlo uzeblas kiel sonbovloj.
  7. Silikaj sonbovloj el Usono
  8. : La konvena teknologio por produkti la lakto-blankajn silikajn sonbovlojn estis malkovrita en 1988. La tutunuaj tiele kreitaj bovloj estis uzataj en la usona komputila industrio de Arizono kiel duonkonduktaĵo en la fabrikado de komputileroj. La bovloj estis fabrikitaj el silika dioksido de pura kvarco, ankaŭ uzata en la fabrikado de optikaj kabloj por telekomunikado. En centrifugilo la siliko estas elmetata al centrifuga forto sub alta temperaturo kaj formfandita al bovlo. Ĉi tiuj bovloj ekzistas en du versioj:
  9. :* klara: travidebla kiel kristalo, prefere maldikrande kaj tial havebla kun diametro ĝis 30 cm.
  10. :* frostita: kiel lakta, opakeca (koloreca) vitroj. La rando estas pli dika kaj permesas produkti bovlojn kun diametro ĝis 60 cm.

Krom la sonbovloj ankoraŭ ekzistas aliaj specoj de bovloj de malpli kulturo-historia signifo.

Oraj bovloj
Oraj bovloj estas plejparte vendataj sub la nomo de la Lama-bovlo, kiu estas derivita de la lamaismo, kiu estas alia vorto por la tibeta budhismo. La bovloj estas ĉefe uzataj en medioj de la Nova Epoko kaj la budaismo pro bezonoj de ekstera beleco.
Dum la produktado, la sonbovlo unue estas polurita. Post tralavado, la sonbovlo estas elektrolite malgrasigita por forpreni la restantan polurpolvuron. Post nova tralavado la sonbovlo post tio estas mergata en likvaĵo de 10% da klorida acido. Denove sekvas tralavado kaj tiam la sonbovlo iras por kvaronhoro en nikelobano aŭ latunobano por esti ekipita per tavolo el nikelo aŭ kupro tra elektrolizo (elektra alterna kurento estas transformita al kontinua kurento). Post nova tralavado la sonbovlo ene de du minutoj ricevas oran tavolon tra nova elektrolizobano. Por la fina aspekto la mantelo ricevas glazuran lakaĵon.
Ornamado
Kvankam interpretado de simboloj sur sonbovloj estas kutime ne evidenta, tamen signifoportantaj simboloj kaj ornamaĵoj sur objektoj estas de ĉiuj tempoj.

Bazaj teknikoj redakti

 
Tipa sonbovlo.

Estas sep bazaj teknikoj :

  • Tuŝi ĝin per frapinstrumento : en ĉi tiu okazo, oni tuŝas la bovlon per frapilo de durligno kun felto ortangule kontraŭ la rando de la bovlo kiu ripozas sur la fingropintoj. La frapado sur la interno de la bovlo faras la sonon surda. Silikaj sonbovloj oni prefere tuŝas (de ekstere) kun frapilo de suède aŭ (de interne) per frapilo de kaŭĉuko.
  • Ĉirkaŭcirkli la bovlorandon per frotilo: uzante tiun ĉi teknikon la sonbovlo ripozas sur la plata polmo de la mano dum glata, dika frotbastono estas kondukata egale ĉirkaŭ la ekstera rando de la sonbovlo.
  • Akvo en la bovlo: oni frapas la bovlon, enhavante iom da akvo, dum oni trankvile klinas ĝin antaŭen kaj malantaŭen por krei glitantajn fajfajn tonojn aŭ tn. glissandi.
  • Frapi per sonfortigo: en ĉi tiu okazo, oni frapas la sonbovlon dum resonanco-kavaĵo plifortigas la supratonojn de la sonbovlo.
  • Ĉirkaŭturni sur inversa bovlo: en tiu ĉi okazo granda bovlo staras renversita sur tuko aŭ kuseno dum oni alfrapetas kaj ĉirkaŭcirklas per ligna bastoneto alian sonbovleton ripozante sur la granda sonbovlo.
  • Froti sonbovlojn per la fingroj: pli spertaj frapinstrumentistoj povas eligi susurantan sonon de inversaj sonbovloj ritme frapante aŭ frotante ilin sur la ekstera flanko.
  • Ektuŝi per frotbastono: en tiu tekniko la frotbastono estas uzata sur la rando de la bovlo.

Uzeblecoj redakti

Sonbovloj estas uzataj en meditado pro la trankviligaj sonoj kaj malstreĉiĝaj teknikoj ofte en la formo de kuŝkoncerto. En la alternativa medicino ili estas uzataj por la celo krei profundan malstreĉiĝon sur fizika kaj mensa niveloj en formo de sona masaĝo.

Eksteraj ligiloj redakti

Sonbovlo sonklipoj, inkl. sonogramo. Arkivigite je 2016-09-20 per la retarkivo Wayback Machine

Sonbovloj en Nepalo

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

La originala teksto de ĉi tiu artikolo venas kun permeso (vidu interkonsenton sur la nederlanda vikipedia versio), de la libro "Klankschaal ABC" (sonbovla ABC) kaj "In de noten kent men zijn vrienden" (en la (muzik)notoj oni konas siajn geamikoj) de Geert Verbeke. Tial tiu ĉi artikolo estas kompleta traduko el la nederlanda vikipedio (versio je la 6-a julio 2017).