Soncebozo-Sombevalo

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sonceboz-Sombeval (stacidomo).


Soncebozo-Sombevalo (en Esperanto - pro multnombraj Esperanto-aktivecoj en Soncebozo pro la memnomumita mondregistaro de Parzival' oni lastatempe en Esperanto kutimas uzi esperantigitan formon de Soncebozo) Sonceboz-Sombeval (en la franca) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 799 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Soncebozo-Sombevalo
Blazono de Sonceboz-Sombeval
Blazono de Sonceboz-Sombeval
Blazono de Sonceboz-Sombeval
Sonceboz-Sombeval
Sonceboz-Sombeval
Sonceboz-Sombeval
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 580339 / 227397 (mapo)47.1972222222227.1791666666667Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 11′ O; CH1903: 580339 / 227397 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1799
Areo 15,01 km²
Alteco 653 m super marnivelo
Poŝtkodo 2605
Komunumkodo 0444
Mapo de Sonceboz-Sombeval
Mapo de Sonceboz-Sombeval
Mapo de Sonceboz-Sombeval
vdr

Geografio redakti

Cortébert situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds, en distanco de proksimume 8 kilometroj de la unua kaj 20 kilometroj de la lasta. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Soncebozo kaj Sombevalo. Al la komunumo krome apartenas la setlejo Le Pourpoint kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,01 km², de kiuj 58,4% estas kovritaj de arbaro, 33,3% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sonceboz-Sombeval limas en nordo al Tavannes, en oriento al La Heutte, en sudo al Orvin, kaj en okcidento al Corgémont.

Trafiko redakti

Sonceboz-Sombeval estas loka trafiknodo, kie disbranĉiĝas la kantona ĉefvojo n-ro de La Chaux-de-Fonds al Delemonto kaj la kantona ĉefvojo n-ro de Bielo al Delemonto. Krome tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A16. Tra Sonceboz-Sombeval pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds kaj de Sonceboz-Sombeval kondukas krome trajnlinio al Tavannes.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sonceboz-Sombeval datiĝas el la jaro 866 kiel Summavallis. Oriente de Sonceboz estis trovitaj restaĵoj de romia vojo trans la Ĵurasa Montaro. Proksime de la du vilaĝoj oni trovis pruvojn pri romia setlejo el la 4-a jarcento kaj setlejo frumezepoka. Ĝis la reformacio Sonceboz-Sombeval apartenis al la priorejo Moutier-Grandval kaj ek de tiam al la Senjorujo Erguel en la Princepiskopejo Bazelo. [3] De 1797 ĝis 1815 Sonceboz-Sombeval kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Sonceboz-Sombeval voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Personecoj redakti

En Soncebozo-Sombevalo vivas la fame konata esperantisto, mondcivitano kaj klimasoldato Parzival (Serge Reverdin), kiu tie funkciigas la Ambasadejon de la Suno, kiu estas la sidejo de lia memnomumita mondregistaro. La iama relvojgardista dometo (Rue de la Gare 23), kiu apartenas al Parzival' estas kvazaŭ transformita al brutarta kompletartverko.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti