Song of the South ("Suda Kanto") estas usona real-agada animaciita miksa filmo de 1946 produktita de Walt Disney kaj publikigita de RKO Radio Pictures. Ĝi estis bazita sur la kolekto de rakontoj de Uncle Remus adaptitaj de Joel Chandler Harris, kaj en ĝi stelulas James Baskett kiel Uncle Remus. La agado de la filmo okazas en Suda Usono dum la epoko de la rekonstruo, nome periodo de la historio de Usono tuj post la fino de la Usona Enlanda Milito kaj la abolo de la sklaveco. La historio sekvas 7-jaraĝan Johnny (Bobby Driscoll) kiu estas vizitanta la plantejon de sia avino. Johnny amikiĝas kun Uncle Remus, unu el la laboristoj de la plantejo, kaj kontentiĝas aŭdante siajn rakontojn pri la aventuroj de Br'er Rabbit, Br'er Fox, kaj Br'er Bear. Johnny lernas el la historioj kiel elturniĝi kun la defioj kiujn li suferas en la plantejo.

Song of the South
longa filmo • aktora-movbilda filmo
Originala titolo Song of the South
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12 nov. 1946, 23 feb. 1948, 1946
Ĝenro muzika filmo, filmigo, porfamilia filmo, aktora-movbilda filmo, filma dramo, fantasta filmo
Kameraado Gregg Toland
Reĝisoro(j) Wilfred Jackson • Harve Foster
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Bill Peet • Dalton Reymond • Morton Grant • Maurice Rapf • Ralph Wright • Vernon Stallings
Filmita en Kalifornio • Arizono
Muziko de Daniele Amfitheatrof • Charles Wolcott • Paul Smith • Robert MacGimsey • Sam Coslow • Arthur Johnston • Eliot Daniel • Hy Heath • Johnny Lange • Allie Wrubel
Rolantoj Hattie McDaniel • Lucile Watson • Luana Patten • Ruth Warrick • Bobby Driscoll • James Baskett • Mary Field • Glenn Leedy • George Nokes • Gene Holland • Erik Rolf • nekonata valoro
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb
vdr

Walt Disney estis dezirinta produkti filmon bazitan sur la historioj de Uncle Remus delongete. Ne estis ĝis 1939 kiam eknegocis kun la familio de Harris por la filmaj rajtoj, kaj finfine en 1944, oni ekfilmis por Song of the South. La studio konstruis plantejon por la eksteraj scenoj en Fenikso (Arizono), kaj kelkaj aliaj scenoj estis filmitaj en Holivudo. La filmo enhavis ĉefe realvivajn partojn, sed inkludas ankaŭ tri animaciitajn segmentojn, kiuj estis poste publkigitaj kiel apartaj televidaĵoj. Kelkaj scenoj prezentas ankaŭ kombinon de realviva agado kun animacio. Song of the South premieris en Atlanto en novembro 1946 kaj la cetero de ties dekomenca kinejigado estis financa sukceso. La kanto "Zip-a-Dee-Doo-Dah" ricevis Oskar-premion en 1947 pro la Plej Bonkvalita Originala Kanto kaj Baskett ricevis Honoran Oskar-premion pro sia ludado kiel Uncle Remus.

El sia origina publikigo, Song of the South restis celo de polemiko. Kelkaj kritikistoj priskribis la filman portreton de Afrikusonanoj kiel rasisma kaj ofenda, asertante, ke la Afrikusona lingvaĵo kaj aliaj kvalitoj estas stereotipoj. Aldone, la plantejo estas foje kritikita kiel idilia kaj glorigita.

Eksteraj ligiloj redakti