Songkrano (สงกรานต์) estas tradicia festo de Tajlando, Kamboĝo, Laoso, Mjanmo, taj-minoritatoj en Vjetnamio, en la provinco Junano de Ĉinio, Srilanko kaj la oriento de Hindio (Bharato). Oni supozas, ke Songkrano estis influita de la festo Holio (होली) en Hindio (Bharato), sed la festo uzas kolorajn pulvorojn anstataŭe. La festo komenciĝas en la unua malkreskanta tago de la kvara lun-monato (kutime estas en marto).

Songkrano en Ĉiang Mai

Songkrano estas sanskrita vorto, kiu signifas "movo". Tio estas metaforo de la movo de stelgrupo de la zodiako, kiu estas movo al la nova jaro laŭ kredo en Tajlando kaj kelkaj landoj en Sud-Orienta Azio.