La sonorilostatablo estas ĉarpentita stablo aŭ tre simpla kampanilo.

Sonorilostablo kun trunkita piramido en Pankasz
Sonorilostabloj
Sonorilostablo en Aŭstralio
Sonorilostablo en Japanio
Sonorilostablo en Danio
Kalvinana sonorilostablo en Szomoróc
Kirko kun sonorilostablo en Lónya
Impona sonorilostablo kun kirko en Nyírbátor
Rotondo de Kissikátor, kie la sonorilostablo situas en pinto de la rotondo
Simpla sonorilostablo en Hungario

La sonorilostatablo estis uzata, se

  • la komunumo estis malriĉa ne havanta monon por kampanilo aŭ preĝejturo
  • la grundo estas marĉa, tial ne povas konstrui stabilan kampanilon
  • mankas ŝtono aŭ briko por la konstruado
  • en proksimeco de flughaveno en Budapeŝto oni konstruis sonorilstablon pli malaltan, ol preĝejturo eviti laŭeblajn akcidentojn

Plej ofte oni konstruis ĝin el ligno kaj ĝi servis por pendigi la sonorilon en la supro. La plej simpla sonorilostatablo estas Y-forma ligno, kie pendas la sonorilo. Ofte oni metis tegmenton sur la Y-n por defendi la sonorilon. Alia simpla konstruaĵo konsistas el 2 vertikalaj traboj, supre estas liga trabo por pendigi la sonorilon. La pli komplikaj sonorilostatabloj havas jam 4 vertikalajn trabojn. Povas okazi, ke ili estas kovritaj per lignaĵoj por pli bone defendi la sonorilon.

Funkcio de la sonorilostatablo estas la sonorilado, simila konstruaĵo sen sonorilo estas la ligna turo, kies funkcio estis kontroli la ĉirkaŭaĵon kontraŭ fajro aŭ malamika armeo. Oftaj sonorilostatabloj formas trunkitajn piramidojn (laŭ hungara lingvouzo jupojn). Tio defendis jam ankaŭ la sonorigiston. Foje oni konstruis sonorilostatablojn kun ŝtona aŭ brika fundamento, foje oni metis la sonorilostablon sur la kirkon.

Fontoj redakti