Sonseca estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Sonseca
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45100
Retpaĝaro oficiala retejo
Politiko
Urbestro Francisco José García Galán
Demografio
Loĝantaro 11 530  (2011)
Loĝdenso 192,17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 41′ N, 3° 58′ U (mapo)39.678888888889-3.9702777777778Koordinatoj: 39° 41′ N, 3° 58′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Sonseca (Hispanio)
Sonseca (Hispanio)
DEC
Sonseca
Sonseca
Situo de Sonseca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sonseca [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Sonseca en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Tiu urbeto kutime aperas en la listoj de urboj kun pli alta indico de enmigrado kaj de urboj kun pli alta indico de sezonlaboroj, kaj dum la 1990-aj jaroj ĝi estais inter la urboj kun pli alta indico de persona enspezo de Hispanio. Ĝi estas la municipo plej loĝata, krom la administra ĉefurbo de la komarko de La Sisla.[1]

Toponimio redakti

La prefikxo "son" povus deveni el mallongigo de font, fontefontes, kiu siavice devenus el latina "fonte sica" kiu signifas seka fontosekaj fontoj, alude al nombraj putoj ekzistantaj en la fruktoĝardenoj de ties municipa teritorio. LAŭ tio koincidus kun lokoj cititaj en tiu komarko dum la 11a kaj 12a jarcentoj kiaj Fonte Sicca, Fontes, Selcal, aŭ Fonte de Yuncar.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Sonsecano. La censita populacio en 2011 estis de 11.530 loĝantoj kaj la denseco estas de 192,17 loĝ/km². Ĝi estas la sepa urbo de la provinco kaj la 28a de Kastilio-Manĉo laŭ censita populacio.

Krome Sonseca, pro ties ampleksa industria komplekso, ĝuas de pliiĝanta nombro de nefiksa populacio devena el la najbaraj vilaĝoj kaj komarkoj, kaj tiu ampleksiĝas dum la epoko de produktado de marcipano kaj nugato (antaŭ Kristnasko). Oni kalkulas, ke proksimume la urbo generas ĉirkaŭ 10 000 laborlokojn dum la alta laborsezono.

Situo redakti

Sonseca estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 754 m; je 24 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 60 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°40′44″ N 3°58′13″ Ok.

Limas kun la municipaj teritorioj de Ajofrín, Mazarambroz kaj Orgaz, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta en la komarko de los Montoj de Toledo,[1] el kiu ĝi estas ĉefurbo. Ĝci havas submunicipon, Casalgordo, kie loĝas nur du personoj.

Limas, kiel dirite, kun la municipaj teritorioj de Mazarambroz, Ajofrín kaj Orgaz, ĉiuj ankaŭ de la komarko Montoj de Toledo (provinco de Toledo). Tiu komarko limas kun Manĉo sudoriente kaj norde kun la komarko de la Sagra.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Poste industrio (marcipano, mebloj). Sektoro servoj.

Historio redakti

 
ruinoj de la visigota preĝejo de San Pedro de la Mata
 
ruinoj de la visigota preĝejo de San Pedro de la Mata
 
ruinoj de la visigota preĝejo de San Pedro de la Mata

De deveno probable romia, ĝi estis loĝata de visigotoj kaj plej verŝajne de mozaraboj. El la Mezepoko ĝi apartenis al la municipa senjorlando de Toledo, kaj kelkaj el loĝantoj kaj monaĥejoj de Toledo havis tie nombrajn posedojn, kia la Monaĥejo de Sankta Dominiko; ĝis kiam en 1629 ĝi akiris la titolon de vilaĝo, post grava pago separante sin el la jurisdikcio municipa de Toledo, kaj aliĝante al reĝa jurisdikcio. Kiam ili ne povis pagi tion, en 1640 la loĝantoj interkonsentis la vendon de la senjorlando, jurisdikcio kaj feŭdaj rajtoj al la portugalo Duarte Fernández Acosta. Lia filo Álvaro ekposedis la vilaĝon en 1641.

Dum tiuj jarcentoj kaj ĉefe en la 18a jarcento disvolviĝis teksa industrio, dum la 19a jarcento oni instalis la unuajn atelierojn por produktado de marcipano, kaj en la 1950-aj jaroj le entreprenisto Antonio Moraleda iniciatis la nune etendan industrion de mebloj de Sonseca, sektoroj industriaj plej elstaraj en la sonseka industrio.

En areoj de la okcidento kaj oriento de la regiono meze de la 20a jarcento la populacio atingis pintojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj tiu draste oniĝis; tamen en la kazo de Sonseca la populacio malrapide sed tutregule kreskis al la komenco de la 20a jarcento el pli da 4,000 loĝantoj, meze de la jarcento jam atingis 6,000 kaj fine de la jarcento jam superis 9,000 kaj nune estas jam 11.530 loĝantoj. Tion helpas la industria disvolviĝo kaj proksimeco al la regiona kaj provinca ĉefurbo Toledo.

Vidindaĵoj redakti

Estas kvin ermitejoj, ruinoj de la visigota preĝejo de Sankta Petro de la Mata, preĝejo de Sankta Johano, interesa domo (domo de la ĉenoj), la turo Tolanka kaj la urbodomo.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti