Sonvilier

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sonvilier (stacidomo).


Sonvilier estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 180 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Sonvilier
Blazono de Sonvilier
Blazono de Sonvilier
Blazono de Sonvilier
Sonvilier
Sonvilier
Sonvilier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 564092 / 221050 (mapo)47.1394444444446.9652777777778Koordinatoj: 47° 8′ N, 6° 58′ O; CH1903: 564092 / 221050 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1180
Areo 23,78 km²
Alteco 802 m super marnivelo
Poŝtkodo 2615
Komunumkodo 0445
Mapo de Sonvilier
Mapo de Sonvilier
Mapo de Sonvilier
vdr

Geografio redakti

Sonvilier situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Sonvilier kaj La Chaux-d'Abel kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,78 km², de kiuj 34,6% estas kovritaj de arbaro, 60,8% servas por agrikulturo kaj 4,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Sonvilier limas en nordo al Les Bois (JU), en oriento al Saint-Imier, en sudo al Val-de-Ruz (respektive antaŭ la komunuma kuniĝo en sudsudoriento al Le Pâquier (NE), en sudo al Dombresson (NE), en sudsudokcidento al Chézard-Saint-Martin (NE)), en sudokcidento al Renan, kaj en nordokcidento al La Ferrière.

Trafiko redakti

Tra Sonvilier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 15 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sonvilier datiĝas el la jaro 1298 kiel Sunuilier. La kastelo Erguel, kiu situas sudoriente de la vilaĝo Sonvilier, dum la 13-a kaj 14-a jarcento estis la sidejo de la Senjoroj de Arguel aŭ Erguel, kaj estis la sidejo de la senjorujo. Ek de la 14-a jarcento la Senjorujo Erguel apartenis al la Princepiskopejo Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Sonvilier kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Sonvilier voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti