Sophie ALBRECHT (fraŭlina nomo: Baumer; naskiĝinta en decembro 1757 en Erfurto, mortinta en la 16-a de novembro 1840 en Hamburgo) estis germana verkistino kaj aktorino.

Sophie Albrecht
Persona informo
Sophie Albrecht
Naskiĝo 1-an de decembro 1757 (1757-12-01)
en Erfurto
Morto 16-an de novembro 1840 (1840-11-16) (82-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante la filino de erfurta universitata profesoro kaj kuracisto ŝi jam kiel junulino entuziasmiĝis pri teatroludado. Ŝia unua apero sursceneja estis, jam post edziniĝo, en la jaro 1783 en Frankfurt am Main ĉe la rondo de Großmann'sche Gesellschaft. Tiam Friedrich Schiller konatiĝis kun ŝi. Ŝi estis la edzino de Johann Friedrich Ernst Albrecht (ekde 1772).

En la 1785-a jaro ŝi venis al la teatristoj de la Rondo Bondini, poste Rondo Seconda kie Albrecht iĝis unuaranga aktorino. Ŝi iris al Altona kaj Hamburgo kie oni laŭde akceptis ŝin.

En 1798 estis la divorco sed la kontakto kun la eksa edzo letere ĉiam daŭris. Kune kun li ŝi decidis dediĉi sin la reston de la vivo al la literaturo. Ŝiaj poemoj kaj prozaj eseoj aperis en la eldonejo Richter en Dresdeno en 1781, 1785 kaj 1791.

Graveco redakti

Albrecht gravis kiel reprezentantino de la unua generacio de verkantaj aktoroj dum la komenciĝinta ekfloro de germanlingva teatro-arto. Ĉar estis ankoraŭ distanco tiutempe inter teatroj kaj literatura mondo, la bezono havi ĉiam novajn tekstojn plenumitis ofte ne de verkistoj sed de kleraj aktoroj. Krome estiĝis tiam la kutimo je la komenco de la teatrosezono kiel ankaŭ je ties fino saluti la spektantaron per enteatrejaj paroladoj aŭ epilogoj ktp. Tiumaniere Albrecht tre sprite kaj diligente agadis kun granda talento kaj delikata sento de la deziroj de la publiko.

Inter ŝiaj rakontaĵoj menciindas prilaboro de Aramena de duko Anton Ulrich von Braunschweig, kiu aperis en 1783. Antologion kun ŝiaj poemoj publikigis Franz Jacob Clemens en la 1841-a jaro.

Roloj redakti

Verkoj redakti

  • Theresgen. Ein Schauspiel mit Gesang. 1781
  • Geschichten und Schauspiele. (3 Bände) 1781–1791
  • Gedichte und Schauspiele. 1785–1791
  • Gedichte. 1791
  • Gedichte und prosaische Aufsätze. 1791
  • Das höfliche Gespenst. 1797
  • Anton Ulrich von Braunschweig, Aramena- eine syrische Geschichte ganz für unsere Zeiten umgearbeitet von S. A. 1782–1786
  • Legenden. 1797
  • Graumännchen oder die Burg Rabenbühl. 1799
  • Ida von Duba, das Mädchen im Walde. Eine romantische Geschíchte. 1805
  • Friedrich Clemens Gerke (Hrsg.): Anthologie aus den Poesien von Sophia Albrecht. 1841

Literaturo redakti

  • Berit Christine Ruth Royer: Sophie Albrecht (1757–1840) im Kreise der Schriftstellerinnen um 1800. Eine literatur- und kulturwissenschaftliche Werkmonographie. UMI, Ann Arbor, Mich. 1999.
  • Berit Christine Ruth Royer: Die Literatur der Schriftstellerin Sophie Albrecht (1757–1840) und ihrer Erfurter Kolleginnen als frühfeministischer und literaturgeschichtlicher Beitrag zur Dalbergzeit (1772–1802). In: Michael Ludscheidt (Hrsg.): Aufklärung in der Dalbergzeit. Ulenspiegel, Erfurt 2006, ISBN 978-3-932655-31-9, S. 333–357.
  • Bianka Schmalfuß, Petra Andrejewski (Hrsg.): Sophie Albrecht, eine vergessene Freundin Schillers. Fröhlich, Dresden 2006, ISBN 3-939669-04-0. (1 CD)
  • Mary Helen Dupree: The Mask and the Quill. Actress-Writers in Germany from Enlightenment to Romanticism. Bucknell Univ. Press, Bucknell, PA 2011, ISBN 9781611480245, S. 64-99.

Eksteraj ligiloj redakti